Esperanto ĉe LJR's Journal
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends]

Below are the 11 most recent journal entries recorded in Esperanto ĉe LJR's LiveJournal:

    Saturday, July 9th, 2011
    11:53 am
    [ash_rabbi]
    Шапка
    Есть эмоция повесить это сообщение в качестве шапки над коммуной. Потому что тут, я так понимаю, собрались довольно матёрые эсперантисты и в основном в коммуне будет использоваться только Эсперанто. Однако если вдруг тут окажутся новички, которым надо объяснить какой-нибудь грамматический аспект или вообще нужно какое-либо вспомоществование по части изучения, пишите сюда, разберёмся.
    Sunday, April 12th, 2009
    6:34 pm
    [glebo]
    Vica recenzo por "LOdE".

              Versoj perversaj al sterka verko


    La Pafklik. Fek al Esperanto: K-Disko -- Doneville: Vinilkosmo, 2009.


    Ĉi-foja recenzo kruelos beste... Mi repon ne ŝatas, diru honeste. Laŭ mi, sin okupi pri stulto hiphopa maldignas por klera junul' eŭropa. Prefere afrika maŝin' muskola strebu domini en tiu skolo, ol aŭdi la francojn per slang' bandita fanfaroni pri aŭdac' kaj heroeco mita. Do, pagas nun -- 'stas mia kulpo, ke agresivas la karno pulpa, ke grumblas voĉ' juna, preskaŭ ina, ja tiu arest' en la jar' dumilkvina kaj sekve longdaŭra enu' prizona okazis pro prova dozo Klingona, kiun mi ŝanĝis je ekvivalento mona (konspire, kiel vera spiono) al ĉi naivaj adoleskoj kun rozaj lipoj bubeskaj. Mi tiam sukcese komercis Volapukon en nigra getto kaj ruze tentis junularon al debuta danĝera injekto. Se virgan vejnon pikis aidosa dorno, do pipro subventron fikis en etoso porna. Mi ĉiam aprezis forte drogi kaj lertis diletantojn delogi -- bezonis gesklavojn por ĉio pretajn, ja distribuon atribuas narkoreto. Do, tiuj ŝatantoj de bum bum kanabumo, Tokiponon pogrande vendis kaj gajnis solidan monsumon, subite ekrealis koŝmaro malica -- iĝis viktimoj de plana provoko polica. En malliberejo plej naturis geja stilo -- ĝuste de tiam Platano kun Katakana ekrevis pri pafiloj. Kaj verdan lingvon ili ne plu fumas -- blasfemas, se Esperanta cigaredo eklumas.


    Ŝajne mi pruvis, ke ĉi-tipa ri(t)mumo facilas -- decidu mem: kiom sensencas, kiom utilas, des pli ne mankas fama prononco terura, nur francajn orelojn ial neniel tortura. Aldonu la sakrojn amasajn, probable en vian adreson -- ĉu sufiĉas kaŭzoj por perdi la intereson?! Tamen tempas demeti prokuroran mantelon -- surfeki l'albumon ne havas mi celon.


    Malgraŭ la harmonio malfilharmonia, Pafklika destin' -- por vasta aŭditorio: eblas danci, amuze fingrojn pozi, kun junino sursofe brakume ripozi. L'uloj viglas, ion modan rakontas -- furze tiklas, neniu hontas. Sonpaletro abundas, akuratas bruoj/drumoj/notoj -- eĉ Mazi ne gratas kaj Putina anekdoto pri malseka pispoto. Gratule por (mem)ironio restis libera loko -- ne nura Tian'An'Men-ajn klaŭnojn el ViTubo primoko.


    Ĝenerale, oni kakis aktuale, do normale (ne male) -- subtenu produkton del' disk' populara per leda monuj' malavara.


                                                    Glebo Malcev

    Friday, February 20th, 2009
    9:04 pm
    [glebo]
    Avo Flo rememoras...

    Ĉi babilo okazis oktobre del' 2003 perretpoŝte, bezone al "La Ondo De Esperanto" (la kastrita versio aperis en la n-ro 109). Oni prave nomus min fibremsulo, sed pli ol 5-jara sklerozo ne senaktualigis la valoron de suba dokumento pri la unuaj paŝoj de E-roka sceno.


    Hej, vi volas ĉion scii, sed, amiko, estas aferoj, kiujn mi ne povas malkaŝi kaj tiu estas unu el ili! Mi estas la gardisto de tiu sekreto kaj mi faris promeson, kvazaŭ pakton! Sed mi povas diri tion al vi... )
    Wednesday, August 6th, 2008
    3:10 pm
    [ash_rabbi]
    Se vi ankoraŭ ne vidis
    En la reto ekzistas blogo, kie rigardeblas kelkaj sovetaj filmoj, dokumentarioj kaj animacioj kun Esperanta traduko: http://kinejo.blogsome.com/
    Jen, ekzemple, "Kirasŝipo Potjomkin", onidire la plej bona filmo en historio: http://kinejo.blogsome.com/2007/10/26/p22/

    La traduko tamen ofte ridindas. "Al mia knabo estas malbone", bggg %)
    Monday, August 4th, 2008
    6:17 pm
    [ash_rabbi]
    Ĉar la Youtube malfermiĝis
    Nu, ĉar nun ni povas enmeti videojn el YouTube, eble helpos meti kelkajn bonajn kreaĵojn tien ĉi. Ekzemple, hodiaŭ mi hazarde trovis muzikvideon kie JoMo kantas romaan himnon Esperante:
    Wednesday, July 23rd, 2008
    3:09 am
    [ash_rabbi]
    Pri la sufikso -uj-
    Ĉar iuokaze neniu skribas tien ĉi, mi pensas ke nenio terura okazos se mi metos miajn kreaĵojn. Jen, ekzemple, bildo kiun mi elGIMPis antaŭnelonge pri la sufikso -uj- kaj la emo uzi ĝin en nomoj de landoj.
    Image Hosted by ImageShack.us
    Friday, July 18th, 2008
    8:34 am
    [glebo]
    Intervjuo por la Varsovia Vento (Vilnius, 28/05/2008)

    Нагуглил интервьюшечку для 37-го подкаста "Varsovia Vento", которую дал на конгрессе TEĴA во время банкета у премьер-министра (язык очень комично заплетался от дорогого французского винища, причём не у меня одного).

    Из часовой передачи повыкидывал всё лишнее (то бишь Егороваса, Кейлочку & Элейзера в варшавском трамвае, МакГилла, Петжак и студента Марцина), дабы не кумарили...

    ***********************************************************************************************

    Ekguglis la intervjueton por la 37-a podkasto de "Varsovia Vento", kiun mi donis enkadre del' kongreso de TEĴA dum ĉefministra bankedo (tre komike balbutinte pro multekosta franca vino, interalie ne nur mi).

    El hora elsendo forĵetis ĉion superfluan (do Jegorovas-on, Kejlnjon & Elejzerĉjon en varsovia tramo, McGill-on, Pietrzak-on kaj studenton Marcin-on), por ne ĝenu...

    ***********************************************************************************************

    Muzika intervjuo kun Glebo Malcev pri Piĉismo: wav (75 mb), flac (38.3 mb), ogg Vorbis (5.8 mb), vbr mp3 (10.4 mb).


    Monday, July 14th, 2008
    2:47 pm
    [glebo]
    Wednesday, July 9th, 2008
    4:29 am
    [glebo]
    L' MALAMIKO DE BRAZILO N-RO UNU!!

    Kiom merda estas Gerda, aŭ
    Ĉu vi ridos brazile?!

    Gerda malaperis: DVD. — Arcos: Imagu, 2006.

    Ne necesas atendi de la lernofilmo perfektiga lingvouzon de progresantoj, la rafinitan guston de l' Oscar-ĉasuloj; tamen la kreaĵo de Joe Bazilio surbaze de krestomatia novelo de Claude Piron (kun elementoj de sadisma sekspluatado), danke al la multenombraj fuŝaĵoj (foje eĉ mikrofono enkadras), aspektas eĉ pli avangarde, ol la legenda Incubus (Ed Wood Jr. kaj Jess Franco neŭroze fumas flanke).
     
    Imagu brazilan melodramon kun amatoraj geaktoroj (iu eĉ aknas), kies unusola talento estas klare prononci ĉiujn sonojn, kie ĉiu epizodo filmitas je la unua provo, kie scenaro idiotas, operatoro mantremas, lumas plenforte ĉiuj eblaj lampoj je la kosto de plejparto de l' mizera buĝeto… La dialogoj samtempe amuzas kaj sensencas; vundita Bob ial anstataŭ brandon postulas vinon; rusojn ĝojigos la ĵipo Niva

    Iu nomus ĉi-frenezaĵon “la kiĉaĉo”. Mi opinias ĝin l' altarto!!

    Glebo Malcev

    "La Ondo de Esperanto" # 1 (159) / 2008, p. 24


    Bedaŭrinda recenzo

    Nur nun, do iom malfrue, mi legis la bedaŭrindan recenzon de iu Glebo Malcev pri la filmo Gerda Malaperis, kiu aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto.

    Tiu sinjoro havas nenian konsideron pri la laboro farita. Unue li prijuĝas la filmon laŭ la kriterioj uzataj por kritiki komercan (holivudan) aŭ artan filmon. Ne eblas. Estas evidente ke Joe Bazilio kaj skipo ne pretendis tion. Ili simple filmis la historion rakontatan en la lernolibro tia kia ĝi estas. En sia deziro elstarigi nur la malbonajn flankojn de la laboro farita, li simple ne mencias, ke la filmo, ekzemple, havas kaj bonan fotografaĵon kaj klaran sonon, kio ĝenerale malestas en aliaj produktaĵoj esperantaj. Mi dubas ĉu s-ro Malcev estus same rigora, se temus pri filmo produktita de iu eŭropano.

    Aloísio Sartorato (Brazilo)

    "La Ondo de Esperanto" # 6 (164) / 2008, p. 17


    Brazilo protestas


    Aloísio Sartorato cirkulere dissendis al brazilaj esperantistoj la recenzon de Glebo Malcev pri la filmo Gerda malaperis (LOdE-159) kaj sian proteston pri ĝi (LOdE-164). Sekve de lia cirkulero ni ricevis sep pliajn protestajn reagojn, kiujn vi trovas ĉi-paĝe.


    Mi prezentas mian varman proteston kontraŭ tiu malfeliĉa kaj agresema recenzo fare de s-ro Glebo Malcev. Mi opinias, ke ĉiu vera esperantisto havas la rajton analizi, eĉ kritiki laboron de iu ajn persono. Sed ekzistas konstruendaj kaj detruendaj kritikoj.

    Ni esperantistoj devas rememori la pensmanieron kaj ekzemplojn de nia Majstro Zamenhof, kiu kelkfoje elmontris sian malkonsenton pri iu temo aŭ pri agmaniero de samideanoj aŭ de atakantoj al nia idealo. Li neniam silentis, sed kritikis aŭ respondis ĝentile, sen ofendo. Tian agmanieron oni ne rimarkas en la kritiko de s-ro Glebo Malcev. Antaŭ lia agresema kritiko, oni devas demandi: “ĉu vi estas esperantisto”? Se jes, kial vi ne klopodas kunkonstrui anstataŭ malkonstrui?

    Aliflanke, mia mondcivitaneco ne permesas al mi rimarki liajn atakojn al brazilanoj…

    José Passini


    Mi skribas por komenti pri la recenzo de la filmo Gerda Malaperis, en la januara revuo La Ondo de Esperanto.

    Mi scias, ke aliaj ankaŭ komentos pri, tio cirkulas tra listoj, tial mi preferas esti konciza. Simple mi konsideras tro rigora la analizon, kiu malkonsideris la amatorecon de la grupo, kiu faris la tutan laboron surbaze de preskaŭ ŝvitego propra, per troa peno, kaj la rezulto, kvankam ne komparebla al ordinaraj komercaj filmoj, ĝi plenumas sufiĉe la vakuon de nia nuntempa Esperantuja filmproduktado. Ĝi estas fidela al la propono, utilega al kursoj, kaj ĝuindaj por komencantoj. Ne aliajn similajn filmojn mi trovas en Esperantio, krom la bonega kurso Pasporta Mondo.

    Rodrigo de Carvalho Mendonça


    Mi bedaŭras legi mesaĝon senditan al mi pere de kelkaj geamikoj esperantistaj rilate al la recenzo farita de eminenta holivuda filmkritikanto, s-ro Maldec, en tiu grava kaj respektinda revuo.

    Kion celas li? Insulti brazilanojn? Aŭ li faris tion ĉar li trovis pli bonan filmon originale faritan en esperanto kaj ne recenzis ĝin ankoraŭ? Aŭ li simple volas moki nian karan Piron?

    Certe nia laboro ne estas holivuda, eĉ ne sufiĉe bona por kelkaj kritikantoj, sed estas honeste kaj bonvole farita ĉi tie en la tria mondo, helpe de diversaj gesamideanoj el la tuta mondo, kiuj fidis je nia sincera laboro kaj volo progresigi la esperantan movadon. Niajn rimedojn ni uzis laŭ niaj ebloj, kaj ne estis en unusola fojo kiun ni ĝin filmis… estas laboro farita dum preskaŭ unu jaro, kun la roluloj veninte el diversaj partoj de Brazilo, donacinte siajn tempon, monon kaj energion por provi realigi la revon de centoj da esperantistoj tutmonde. Krome, ni pruvis ke kun iom da bonvolemo ni povas fari plej bonan laboron helpe al disvastiĝo de esperanto.

    Nia “aĉa filmo” atingis 97 landojn kaj el tiuj 97 landoj venis nur unu atako, ĝuste tiun faritan “senpage” de via fama recenzulo. Tio pruvas ke la tuta esperantistaro estas stulta, ĉar ĝi apogis tiun stultan projekton kaj ankaŭ aĉetis pli ol du mil ekzemplerojn. Do, nome de la brazilanoj kaj ĉefe de la cetera esperantistaro tra la mondo, ni pardonpetas pro la malbonkvalita filmo Gerda Malaperis kaj atendas senpacience la lanĉon de pli bona por fariĝi vidpunkto por ĉiuj kiuj volos eniri la vojon de glora laboro fari belajn filmojn kiuj meritos la laŭdon de s-ro Maldec.

    Joe Bazilio


    La plej venenajn malamikojn Esperantujo rikoltas interne de la movado. La listo de tiaj malamikoj feliĉe estas malgranda, kaj oni povas al ĝi aldoni la nomon de S-ro Glebo Malcev, se ne temas pri intence kaŝiga pseŭdonimo. Fakte ne ĝenas min komentoj devenaj de homoj tiaj. Priokupas min la fakto ke L.O.E akceptis publikigi tekston neniom konstruan.

    Sendube ke ĉiuj faras (aŭ devas fari) sian plejbonon favore al Esperanto. Oni povas kritiki, sugesti, plibonigi la faritaĵon, sed neniam instigi al neaĉeto. Estus pli signifohave se S-ro Glebo anstataŭ detrukritiki estus farinta plibonkvalitajn filmojn. Sed li eĉ ne scipovas Esperanton!.. Lia teksto ja estas multege fuŝa, kaj mi sammezurile kritikas lian tekston, emfazante kelkajn vortojn aŭ esprimojn kaj respondante ilin. Se oni ne apogas iniciaton favoran al Esperanto, oni almenaŭ silentu, male oni estus simple perfidulo kiu kaŝite kaj subite atakas laboremajn neniongajnajn samideanojn.

    Mi ĉeestis prezentadon de la filmo dum Kongreso, kaj tuj aĉetis ĝin, samkiel aĉetis multaj aliaj. Tio signifas, ke por mi ĝi estas bonega.

    Mi apogas la protestan retmesaĝon de S-ano Aloisio Sartorato.

    Celio Freitas Martins


    Glebo Malcev, uzante malbonajn vortojn, diris malbonajn aferojn pri la filmo… Bedaŭrinde! Troege bedaŭrinde!

    Ni devas klarigi al la respektinda S-ro Glebo Malcev ke nenia afero naskiĝas perfekta… Li mem, nune klera homo, kiel ni ĉiuj naskiĝis kun malperfektaĵoj, kiuj estis poste eliminitaj de tiuj kiuj edukis lin… kaj de li mem, klopodante je perfektiĝi…

    Tia estas la filmo Gerda Malaperis: seriozaj kaj amemaj E-uloj — esperantaj uloj, mi diris — faris filmon por instigi aliajn fari la samon, kaj tio, kompreneble, okaziĝonte multfoje, estonte, finfinos en E-perfektaĵoj, ĝuste tiel kiel deziras nia klera S-ro Glebo Malcev.

    Kara amiko, samideano Glebo Malcev: estu samideano!

    Teknike bonaj aferoj estas dezirendaj kaj dezirindaj, sed tio ne implicas detrui la unuajn klopodojn de tiuj kiuj klopodas!

    Saulo Salgado Wanderley


    Kun granda malĝojo kaj forta ŝoko mi legis la kritikaĵon de iu S-ro Malcev kontraŭ la DVD Gerda Malaperis. Mia malĝojo kaj ŝoko estas surbaze de tiu agresa kritiko. Kritikoj ĉiam bonvenas, kiam ili venas akompanataj de dozo de respekto. Tiu sinjoro ne nur malrespektis la laboron faritan de aliaj samideanoj, inkluzive laboron de unu el nia elstara verkisto (Claude Piron).

    La filmo, de la komenco ĝis la fino, laŭvorte sekvis la lernolibron Gerda Malaperis. Ĉu tiu sinjoro estus kapabla fari pli bonan laboron? Do faru! Se ne, ne estu tiel severa rilate al la laboro de aliuloj!

    Kaj ne forgesu: ju pli da severeco en la tono, des pli da malagordo en la pravigo.

    Lúcia Marder


    Solidare al Joe Bazilio, brazilana reĝisoro de la didaktika filmo Gerda, mi ne povas rezigni pri la bedaŭrinda maniero recenzi de Glebo Malcev. Akra kaj facilamima vortumado ne helpas plibonigi ies ŝvititan laboraĵon. Sciu tiu fibuŝa kunlaboranto de La Ondo de Esperanto, ke ne estas kohera kritiko prijuĝi verkon laŭ postuloj, pri kiuj eĉ ne imagis la aŭtoro.

    Se li volas koni profesian brazilan kinoarton, li provu spekti la plej novan verkon de Fernando Meireles, Blindecon, bazitan sur la romano Eseo pri blindeco de la nobelpremiita José Saramago. Gerda kaj Blindeco malsimilas ne nur laŭ la buĝeta kriterio, sed ankaŭ laŭ la celo proponita. Por la signifo de celo sufiĉas diri, ke Gerda parolas la esperantan, sed la profesia Blindeco nek la portugalan, nek la ukrajnan, sed la anglan.

    Jozefo Lejte


    Ĉu mi vomu sange*?!

    Ege kortuŝis min amaso da emociaj reeĥoj el la lando de sovaĝaj simioj* (ial mi dubas pri sama aktiveco de
    brazilanoj, se Gerda malaperis aperus, ekzemple, en Ruslando aŭ Japanio) — koran dankon!!

    Mi havas neniun vorton por aldoni al la recenzo, nek argumenti pri kompetento de la redakcio — ne cara afero*. S-ano Bazilio pruvis, ke en Brazilo ekzistas io, krom spiritismo, sed…

    Karaj, diru honeste: ĉu vi kredas, ke protestoj povas plibonigi la filmon? Ĉu vi kapablus spekti similan amatoraĵon portugallingvan dum pli ol minuto, aŭ vin simple gvidas ofendo al eŭropaj snoboj?!

    Recenzisto celas prezenti, analizi kaj signali pri avantaĝoj kaj eraroj, do endas dankeme akcepti ajnan profesinivelan kritikon, ĉar ĝi helpas altigi kvaliton de nia komuna kulturo.

    Glebo Malcev

    * Eble utilas mencii, ke la asteriskitaj esprimoj estas prenitaj el art-verkoj. (La red.)

    "La Ondo de Esperanto" # 7 (165) / 2008, p. 14-15

    Tuesday, July 8th, 2008
    9:24 pm
    [ash_rabbi]
    Anarkiismo kaj Esperanto
    Ĉar tiel apektas, ke neniu emas skribi en ĉi-komunumon, mi decidis ke mi komencu kopii artikolojn el Esperanta vikio por instigi diskuton %)

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Anarkiismo_kaj_Esperanto

    Anarkiismo kaj Esperanto estas forte ligitaj pro siaj komunaj pensoj pri socia justeco kaj egaleco. Dum la frua Esperanto-movado, anarkiistoj entuziasme propagandis por la lingvo, kaj la du movadoj havas grandan komunan historion.

    Historio

    Anarkiistoj estis inter la pioniroj de la disvastigo de Esperanto. En 1905 fondiĝis en Stokholmo la unua anarkiisma Esperanto-grupo. Sekvis multaj aliaj: en Bulgario, Ĉinio kaj aliaj landoj. Anarkiistoj kaj anarki-sindikatistoj, kiuj antaŭ la Unua Mondmilito apartenis al la nombre plej granda grupo inter la proletaj esperantistoj, fondis en 1906 la internacian ligon Paco-Libereco, kiu eldonis la gazeton Internacia Socia Revuo. Paco-libereco unuiĝis en 1910 kun alia progresema asocio, Esperantista Laboristaro. La komuna organizaĵo nomiĝis Liberiga Stelo. Ĝis 1914 tiu organizaĵo eldonis multe da revolucia literaturo en Esperanto, interalie ankaŭ anarkiisma. Tial povis evolui en la jaroj antaŭ la Unua Mondmilito ekzemple vigla korespondado inter eŭropaj kaj japanaj anarkiistoj. En 1907 la internacia anarkiisma kongreso en Amsterdamo faris rezolucion pri la afero de internacia lingvo, kaj venis dum la postaj jaroj similaj kongresaj rezolucioj. Esperantistoj, kiuj partoprenis tiujn kongresojn, okupiĝis precipe pri la internaciaj rilatoj de la anarkiistoj.

    En marto de 1925, "Berlina Grupo de Anarki-Sindikatismaj Esperantistoj" salutis la en Amsterdamo okazantan 2-an Kongreson de la Internacia Laborista Asocio (ILA). Ĝi parolis pri tio, ke Esperanto en la vicoj de la germana ILA-sekcio FAUD "jam tiugrade enradikiĝis, ke ĝi nun fondis mondan organizaĵon de esperantistoj sur liberecana-kontraŭaŭtoritatisma fundamento". Tio estas verŝajne aludo pri T.L.E.S. (Tutmonda Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj), kiu fondiĝis en la 1920-aj jaroj, ĉar SAT en la komenco estis forte sub komunisma influo. Ŝajnas, ke T.L.E.S. pli poste enfandiĝis en SAT.

    Precipe forta estis la laborista Esperanto-movado en Germanio kaj en Sovetunio. Interalie, oni fondis en 1923 en la soveta Ukrainio la "Internacian Sciencan Anarkiisman Bibliotekon de la Internacia Lingvo" (I.S.A.B.), kiu eldonis la libron Etiko de Kropotkin, la Anarkiismo de Borovoj kaj aliajn verkojn por internacia legantaro en Esperanto. Anarkiismaj esperantistoj disvolvis siajn agadojn en tiu tempo ne laste en orienta Azio, en Ĉinio kaj Japanio. En tiuj landoj Esperanto baldaŭ fariĝis populara afero inter anarkiistoj. Oni eldonis plurajn gazetojn, plej ofte dulingvajn. Ekzemple, ekde 1913 Liu Shifu (kromnomo: Sifo) eldonis la gazeton La Voĉo de l'Popolo. Ĝi estis entute la unua anarkiisma gazeto en Ĉinio. En la komenco la informoj de ĝia ĉinlingva parto devenis grandparte el la supre menciita Internacia Socia Revuo. Liu Shifu mortis jam en 1915. Ankaŭ inter la unuaj japanaj esperantistoj estis multe da anarkiistoj kaj socialistoj. Ili estis ripetitajn fojojn elmetitaj al persekutoj. En 1931 la gazeto La Anarkiisto devis ekzemple ĉesi aperi, ĉar ĝia redaktantaro sendiĝis en malliberejon. La anarkiismaj esperantistoj travivis signifan malfortiĝon, kiam okaze de la persekutado de sovetiaj esperantistoj en 1937 ankaŭ multe da anarkiismaj esperantistoj estis murditaj aŭ forsenditaj en punkaptitejojn.

    Esperanto modeste rolis en la Internaciaj Brigadoj dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939). De 1936-1939 aperis en Barcelono semajna informa bulteno de la CNT/FAI, kiun I.L.E.S. (Ibera Ligo de Esperantistaj Anarkiistoj) eldonis. Ankaŭ la radio-stacio de la CNT/FAI dissendis Esperanto-elsendojn.


    Post la Dua Mondmilito la pariza grupo estis la unua, kiu rekomencis la organizitan laboron. Ekde 1946 ĝi eldonis la gazeton Senŝtatano. Ankaŭ jarojn poste ekzistis aktiva anarkiisma grupo en Parizo. En 1981 okazis je ĝia iniciato la fondo de Radio Esperanto, kiu ankoraŭ hodiaŭ dissendas unu horon sur la frekvenco de Radio Libertaire. La plimulto de liberecanaj kaj anarkiismaj esperantistoj organiziĝis en la posta tempo en SAT. Iliaj anarkiismaj membroj konsistigas tie aŭtonome agantan t.n. frakcion. Ili komencis eldoni en 1969 la Liberecanan Bultenon, kiu hodiaŭ nomiĝas Liberecana Ligilo.


    Friday, June 27th, 2008
    12:25 am
    [yaroslavz]
    Do, nur tri personoj, cxu?
About LJ.Rossia.org