Войти в систему

Home
    - Создать дневник
    - Написать в дневник
       - Подробный режим

LJ.Rossia.org
    - Новости сайта
    - Общие настройки
    - Sitemap
    - Оплата
    - ljr-fif

Редактировать...
    - Настройки
    - Список друзей
    - Дневник
    - Картинки
    - Пароль
    - Вид дневника

Сообщества

Настроить S2

Помощь
    - Забыли пароль?
    - FAQ
    - Тех. поддержка



Пишет glebo ([info]glebo) в [info]esperanto_ljr
@ 2008-07-09 04:29:00


Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
L' MALAMIKO DE BRAZILO N-RO UNU!!

Kiom merda estas Gerda, aŭ
Ĉu vi ridos brazile?!

Gerda malaperis: DVD. — Arcos: Imagu, 2006.

Ne necesas atendi de la lernofilmo perfektiga lingvouzon de progresantoj, la rafinitan guston de l' Oscar-ĉasuloj; tamen la kreaĵo de Joe Bazilio surbaze de krestomatia novelo de Claude Piron (kun elementoj de sadisma sekspluatado), danke al la multenombraj fuŝaĵoj (foje eĉ mikrofono enkadras), aspektas eĉ pli avangarde, ol la legenda Incubus (Ed Wood Jr. kaj Jess Franco neŭroze fumas flanke).
 
Imagu brazilan melodramon kun amatoraj geaktoroj (iu eĉ aknas), kies unusola talento estas klare prononci ĉiujn sonojn, kie ĉiu epizodo filmitas je la unua provo, kie scenaro idiotas, operatoro mantremas, lumas plenforte ĉiuj eblaj lampoj je la kosto de plejparto de l' mizera buĝeto… La dialogoj samtempe amuzas kaj sensencas; vundita Bob ial anstataŭ brandon postulas vinon; rusojn ĝojigos la ĵipo Niva

Iu nomus ĉi-frenezaĵon “la kiĉaĉo”. Mi opinias ĝin l' altarto!!

Glebo Malcev

"La Ondo de Esperanto" # 1 (159) / 2008, p. 24


Bedaŭrinda recenzo

Nur nun, do iom malfrue, mi legis la bedaŭrindan recenzon de iu Glebo Malcev pri la filmo Gerda Malaperis, kiu aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto.

Tiu sinjoro havas nenian konsideron pri la laboro farita. Unue li prijuĝas la filmon laŭ la kriterioj uzataj por kritiki komercan (holivudan) aŭ artan filmon. Ne eblas. Estas evidente ke Joe Bazilio kaj skipo ne pretendis tion. Ili simple filmis la historion rakontatan en la lernolibro tia kia ĝi estas. En sia deziro elstarigi nur la malbonajn flankojn de la laboro farita, li simple ne mencias, ke la filmo, ekzemple, havas kaj bonan fotografaĵon kaj klaran sonon, kio ĝenerale malestas en aliaj produktaĵoj esperantaj. Mi dubas ĉu s-ro Malcev estus same rigora, se temus pri filmo produktita de iu eŭropano.

Aloísio Sartorato (Brazilo)

"La Ondo de Esperanto" # 6 (164) / 2008, p. 17


Brazilo protestas


Aloísio Sartorato cirkulere dissendis al brazilaj esperantistoj la recenzon de Glebo Malcev pri la filmo Gerda malaperis (LOdE-159) kaj sian proteston pri ĝi (LOdE-164). Sekve de lia cirkulero ni ricevis sep pliajn protestajn reagojn, kiujn vi trovas ĉi-paĝe.


Mi prezentas mian varman proteston kontraŭ tiu malfeliĉa kaj agresema recenzo fare de s-ro Glebo Malcev. Mi opinias, ke ĉiu vera esperantisto havas la rajton analizi, eĉ kritiki laboron de iu ajn persono. Sed ekzistas konstruendaj kaj detruendaj kritikoj.

Ni esperantistoj devas rememori la pensmanieron kaj ekzemplojn de nia Majstro Zamenhof, kiu kelkfoje elmontris sian malkonsenton pri iu temo aŭ pri agmaniero de samideanoj aŭ de atakantoj al nia idealo. Li neniam silentis, sed kritikis aŭ respondis ĝentile, sen ofendo. Tian agmanieron oni ne rimarkas en la kritiko de s-ro Glebo Malcev. Antaŭ lia agresema kritiko, oni devas demandi: “ĉu vi estas esperantisto”? Se jes, kial vi ne klopodas kunkonstrui anstataŭ malkonstrui?

Aliflanke, mia mondcivitaneco ne permesas al mi rimarki liajn atakojn al brazilanoj…

José Passini


Mi skribas por komenti pri la recenzo de la filmo Gerda Malaperis, en la januara revuo La Ondo de Esperanto.

Mi scias, ke aliaj ankaŭ komentos pri, tio cirkulas tra listoj, tial mi preferas esti konciza. Simple mi konsideras tro rigora la analizon, kiu malkonsideris la amatorecon de la grupo, kiu faris la tutan laboron surbaze de preskaŭ ŝvitego propra, per troa peno, kaj la rezulto, kvankam ne komparebla al ordinaraj komercaj filmoj, ĝi plenumas sufiĉe la vakuon de nia nuntempa Esperantuja filmproduktado. Ĝi estas fidela al la propono, utilega al kursoj, kaj ĝuindaj por komencantoj. Ne aliajn similajn filmojn mi trovas en Esperantio, krom la bonega kurso Pasporta Mondo.

Rodrigo de Carvalho Mendonça


Mi bedaŭras legi mesaĝon senditan al mi pere de kelkaj geamikoj esperantistaj rilate al la recenzo farita de eminenta holivuda filmkritikanto, s-ro Maldec, en tiu grava kaj respektinda revuo.

Kion celas li? Insulti brazilanojn? Aŭ li faris tion ĉar li trovis pli bonan filmon originale faritan en esperanto kaj ne recenzis ĝin ankoraŭ? Aŭ li simple volas moki nian karan Piron?

Certe nia laboro ne estas holivuda, eĉ ne sufiĉe bona por kelkaj kritikantoj, sed estas honeste kaj bonvole farita ĉi tie en la tria mondo, helpe de diversaj gesamideanoj el la tuta mondo, kiuj fidis je nia sincera laboro kaj volo progresigi la esperantan movadon. Niajn rimedojn ni uzis laŭ niaj ebloj, kaj ne estis en unusola fojo kiun ni ĝin filmis… estas laboro farita dum preskaŭ unu jaro, kun la roluloj veninte el diversaj partoj de Brazilo, donacinte siajn tempon, monon kaj energion por provi realigi la revon de centoj da esperantistoj tutmonde. Krome, ni pruvis ke kun iom da bonvolemo ni povas fari plej bonan laboron helpe al disvastiĝo de esperanto.

Nia “aĉa filmo” atingis 97 landojn kaj el tiuj 97 landoj venis nur unu atako, ĝuste tiun faritan “senpage” de via fama recenzulo. Tio pruvas ke la tuta esperantistaro estas stulta, ĉar ĝi apogis tiun stultan projekton kaj ankaŭ aĉetis pli ol du mil ekzemplerojn. Do, nome de la brazilanoj kaj ĉefe de la cetera esperantistaro tra la mondo, ni pardonpetas pro la malbonkvalita filmo Gerda Malaperis kaj atendas senpacience la lanĉon de pli bona por fariĝi vidpunkto por ĉiuj kiuj volos eniri la vojon de glora laboro fari belajn filmojn kiuj meritos la laŭdon de s-ro Maldec.

Joe Bazilio


La plej venenajn malamikojn Esperantujo rikoltas interne de la movado. La listo de tiaj malamikoj feliĉe estas malgranda, kaj oni povas al ĝi aldoni la nomon de S-ro Glebo Malcev, se ne temas pri intence kaŝiga pseŭdonimo. Fakte ne ĝenas min komentoj devenaj de homoj tiaj. Priokupas min la fakto ke L.O.E akceptis publikigi tekston neniom konstruan.

Sendube ke ĉiuj faras (aŭ devas fari) sian plejbonon favore al Esperanto. Oni povas kritiki, sugesti, plibonigi la faritaĵon, sed neniam instigi al neaĉeto. Estus pli signifohave se S-ro Glebo anstataŭ detrukritiki estus farinta plibonkvalitajn filmojn. Sed li eĉ ne scipovas Esperanton!.. Lia teksto ja estas multege fuŝa, kaj mi sammezurile kritikas lian tekston, emfazante kelkajn vortojn aŭ esprimojn kaj respondante ilin. Se oni ne apogas iniciaton favoran al Esperanto, oni almenaŭ silentu, male oni estus simple perfidulo kiu kaŝite kaj subite atakas laboremajn neniongajnajn samideanojn.

Mi ĉeestis prezentadon de la filmo dum Kongreso, kaj tuj aĉetis ĝin, samkiel aĉetis multaj aliaj. Tio signifas, ke por mi ĝi estas bonega.

Mi apogas la protestan retmesaĝon de S-ano Aloisio Sartorato.

Celio Freitas Martins


Glebo Malcev, uzante malbonajn vortojn, diris malbonajn aferojn pri la filmo… Bedaŭrinde! Troege bedaŭrinde!

Ni devas klarigi al la respektinda S-ro Glebo Malcev ke nenia afero naskiĝas perfekta… Li mem, nune klera homo, kiel ni ĉiuj naskiĝis kun malperfektaĵoj, kiuj estis poste eliminitaj de tiuj kiuj edukis lin… kaj de li mem, klopodante je perfektiĝi…

Tia estas la filmo Gerda Malaperis: seriozaj kaj amemaj E-uloj — esperantaj uloj, mi diris — faris filmon por instigi aliajn fari la samon, kaj tio, kompreneble, okaziĝonte multfoje, estonte, finfinos en E-perfektaĵoj, ĝuste tiel kiel deziras nia klera S-ro Glebo Malcev.

Kara amiko, samideano Glebo Malcev: estu samideano!

Teknike bonaj aferoj estas dezirendaj kaj dezirindaj, sed tio ne implicas detrui la unuajn klopodojn de tiuj kiuj klopodas!

Saulo Salgado Wanderley


Kun granda malĝojo kaj forta ŝoko mi legis la kritikaĵon de iu S-ro Malcev kontraŭ la DVD Gerda Malaperis. Mia malĝojo kaj ŝoko estas surbaze de tiu agresa kritiko. Kritikoj ĉiam bonvenas, kiam ili venas akompanataj de dozo de respekto. Tiu sinjoro ne nur malrespektis la laboron faritan de aliaj samideanoj, inkluzive laboron de unu el nia elstara verkisto (Claude Piron).

La filmo, de la komenco ĝis la fino, laŭvorte sekvis la lernolibron Gerda Malaperis. Ĉu tiu sinjoro estus kapabla fari pli bonan laboron? Do faru! Se ne, ne estu tiel severa rilate al la laboro de aliuloj!

Kaj ne forgesu: ju pli da severeco en la tono, des pli da malagordo en la pravigo.

Lúcia Marder


Solidare al Joe Bazilio, brazilana reĝisoro de la didaktika filmo Gerda, mi ne povas rezigni pri la bedaŭrinda maniero recenzi de Glebo Malcev. Akra kaj facilamima vortumado ne helpas plibonigi ies ŝvititan laboraĵon. Sciu tiu fibuŝa kunlaboranto de La Ondo de Esperanto, ke ne estas kohera kritiko prijuĝi verkon laŭ postuloj, pri kiuj eĉ ne imagis la aŭtoro.

Se li volas koni profesian brazilan kinoarton, li provu spekti la plej novan verkon de Fernando Meireles, Blindecon, bazitan sur la romano Eseo pri blindeco de la nobelpremiita José Saramago. Gerda kaj Blindeco malsimilas ne nur laŭ la buĝeta kriterio, sed ankaŭ laŭ la celo proponita. Por la signifo de celo sufiĉas diri, ke Gerda parolas la esperantan, sed la profesia Blindeco nek la portugalan, nek la ukrajnan, sed la anglan.

Jozefo Lejte


Ĉu mi vomu sange*?!

Ege kortuŝis min amaso da emociaj reeĥoj el la lando de sovaĝaj simioj* (ial mi dubas pri sama aktiveco de
brazilanoj, se Gerda malaperis aperus, ekzemple, en Ruslando aŭ Japanio) — koran dankon!!

Mi havas neniun vorton por aldoni al la recenzo, nek argumenti pri kompetento de la redakcio — ne cara afero*. S-ano Bazilio pruvis, ke en Brazilo ekzistas io, krom spiritismo, sed…

Karaj, diru honeste: ĉu vi kredas, ke protestoj povas plibonigi la filmon? Ĉu vi kapablus spekti similan amatoraĵon portugallingvan dum pli ol minuto, aŭ vin simple gvidas ofendo al eŭropaj snoboj?!

Recenzisto celas prezenti, analizi kaj signali pri avantaĝoj kaj eraroj, do endas dankeme akcepti ajnan profesinivelan kritikon, ĉar ĝi helpas altigi kvaliton de nia komuna kulturo.

Glebo Malcev

* Eble utilas mencii, ke la asteriskitaj esprimoj estas prenitaj el art-verkoj. (La red.)

"La Ondo de Esperanto" # 7 (165) / 2008, p. 14-15



(Добавить комментарий)


[info]ash_rabbi
2008-07-10 13:19 (ссылка)
Muĥaĥaĥaĥa! Miajn repektojn, kamarado! Mi ne vidis la filmon kaj do ne povas juĝi ĉu via ĝuste priskribis ĝin (Interalie, ĉu la filmo estas elŝutebla ie en la reto?) - sed la fakto ke vi igis na tiom da oldaj furzuloj pisi bolakvon kaj kraĉi galon estas pli ol rimarkinda. Vivu skoldoj kaj ŝakroj, sen ili la lingvo estas morta %)

(Ответить) (Ветвь дискуссии)


[info]glebo
2008-07-14 03:33 (ссылка)
Ve, la filmo ne elŝuteblas (mi ne povas enretigi ĝin pro manko de DVD-ilo en mia komputilo), sed aĉeteblas ridinde etkoste -- nepre akiru, vi ridos longe kaj feliĉe!! -:)
Dum la kongreso de TEĴA mi ŝtelis la novan kreaĵon de Joe Bazilio -- "La Patro"-n, dume ne spektis, sed ŝajnas, ke ĝi 'stas ne malpli rubaĵa, ol "Gerda"...

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]ash_rabbi
2008-07-14 13:43 (ссылка)
Mi ne scias kiel mi povas aĉeti ion ajn esperantan, ĉar mi loĝas en Nov-Zelando kaj preskaŭ ne kontaktas kun la movado. Havi iun FTP-servilon aŭ dosierujon ĉe rapidshare.com por muziko kaj filmaj esperantlingvaj estus pli utila pro disvastigo de la kulturo (inkluzive rubaĵ-kulturon, certe %)). Sed mi provos ĉasi la filmon, se ĝi estas tiom videnda %)

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]glebo
2008-07-14 15:32 (ссылка)
Se vi uzas eMule, do elŝutu "Incubus" -- la plej idiotan filmon en la mondo (plene en esperanto)!!!
Incubus(一部完全使用世界语的电影).[William.Shatner.speaks.Esperanto].1965.DVDRip.XviD.mp3.BillRanton.avi

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]ash_rabbi
2008-07-14 17:53 (ссылка)
Mi ne povas uzi na p2p pro universitataj retaj reguloj. Sed se iu metos la dosieron al rapidshare.com, mi facile kaj volonte elŝutos.

(Ответить) (Уровень выше)


[info]glebo
2008-07-14 15:25 (ссылка)
Kontaktu vian landan libroservon -- ĝi nepre aĉeteblas en Nov-Zelando.
Kondiĉe rapidŝare.com ktp... Mi povus sendi esperantan muzikon per ĉi-tttejo (mi havas hejme sufiĉe grandan kolekton), sed farus tion kaŝe, ja mi amikas kun multaj rajtoposedantoj, kiuj akre protestus piratan disvastigon...
Jen iom da "La Patro":
http://www.youtube.com/watch?v=WpyPrEODuBA
Kaj "Gerda Malaperis":
http://www.youtube.com/watch?v=g-gIWt2JxQ8
:))))

(Ответить) (Ветвь дискуссии)


[info]ash_rabbi
2008-07-15 06:38 (ссылка)
Nu, vi povus krei anoniman konton ĉe, ekz., nnm.ru kaj tien meti poiome la muzikon (eble eĉ kun enkonduko kiel "jen kion mi trovis en la reto"). Tiel neniu pruvos vian kulpon %)

La rajtoposedantoj eble ne nun ŝatas piratan disvastigon, sed vere ĝuste ili estonte plej profitos de ĝi, ĉar tiel multaj homoj povas ekscii kulturaĵojn alimaniere ne haveblajn. Disvastigo de la kulturo - en iu ajn maniero - estas inda afero.

(Ответить) (Уровень выше)