Дневник ur'а

History

20th June 2012

10:30am: Jes ja
Kálmán Kalocsay

Jes Ja

Marxist' mi estas, jes ja, kaj fiera
Pri tio! eĉ se moki vi arogas
Ke tia «katekismo» min allogas.
Ja kion fari, se ĝi estas vera!

Mistero, rev', ekzalto, bel' etera
La paradizon super nubojn lokas,
Kaj la piedoj, dum l' anim' mensogas,
Jen vadas en la sanga marĉo tera.

Se trafis nin tertremo kaj inundo,
Kaj novaj nin minacas, ĉu sur grundo
Ŝancela serĉi floron esoteran?

Ni luktu kontraŭ krimoj kaj malsaĝoj,
Kaj se ni faris jam la ordon teran,
Nu, venu beloj, revoj kaj miraĝoj!

(tra Ralph Dumain).

перевод... )
Powered by LJ.Rossia.org