ankoraŭ kaj ankoraŭ foje?
[По-русски кратко: речь идёт о тонкостях перевода на эсперанто выражения «ещё и ещё раз»]. :
Kiel ĝuste traduki rusan esprimon «ещё и ещё раз»? Mi tradukis «ankoraŭ kaj ankoraŭ foje», sed oni min kritikas, dirante, ke necesas skribi «ankoraŭ kaj ankoraŭfoje» (t.e. kune). Tamen mi pensas, ke tiuokaze ankaŭ la unua «ankoraŭ» devas esti ne aparta vorto, sed vortoparto, t.e. «ankoraŭ- kaj ankoraŭfoje», sed tio aspektas malbele. Aliflanke, mi opinias, ke oni tute rajtas skribi dise «ankoraŭ foje» (= «ankoraŭ unu fojon») kaj tial la formo «ankoraŭ kaj ankoraŭ foje» estas senerara.
Kompreneble, eblas skribi tute alie, ekzemple, «ree kaj ree», sed mi ne deziras tro malproksimiĝi de la originalo.