Дневник ur'а

Recent Entries

You are viewing the most recent 8 entries.

9th April 2011

12:05pm: А. Грин «Дорога никуда» на эсперанто | A. Grin «La vojo nenien» en Esperanto
Если это кого-то ещё интересует (в чём я сильно сомневаюсь):
A. Grin La vojo nenien [zip, 238 kb]

Перевод занял около 7 месяцев.


Antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj en Poket ekzistis eta restoracio, tiom eta, ke vizitantojn priservadis la mastro kaj unu servisto. Entute tie estis dek tabletoj, kiuj povis samtempe nutri ĉirkaŭ tridek homojn, sed eĉ duono de tiu nombro neniam sidis ĉe ili. Tamen la ejo distingiĝis per senriproĉa pureco. La tablotukoj estis tiom blankaj, ke helbluaj ombroj de iliaj faldoj similis porcelanon, la manĝilaro estis lavata kaj viŝata skrupule, la teleroj kaj kuleroj neniam odoris per lardo, manĝaĵoj, kuirataj el bonega provizo, per sia kvanto kaj prezo devus garantii al la entrepreno armeojn da manĝantoj. Krome, ĉe la fenestroj kaj sur la tabloj estis floroj. Kvar pentraĵoj en orumitaj kadroj montradis sur la helblua tapeto la kvar sezonojn de la jaro. Tamen jam tiuj ĉi pentraĵoj estis aludantaj iun ideon, kiu, el la vidpunkto de paca animstato, necesa por trankvila digestado, estis sencela perfido. La pentraĵo, kiu havis la nomon «Printempo», montradis aŭtunan arbaron kun kota vojo. La pentraĵo «Somero» — kabanon inter neĝaj dunoj. «Aŭtuno» konsternadis per figuroj de junaj virinoj en florkronoj, dancantaj sur maja herbejo. La kvara — «Vintro» — povus pensigi nervozan homon pri rilatoj de la realo al la konscio, ĉar sur tiu ĉi bildo estis pentrita dikulo, kovrita de ŝvito en arda tago. Por ke la spektanto ne konfuzu la sezonojn, sub ĉiu pentraĵo staris subskribo, farita per nigraj algluitaj literoj, malsupre de la kadroj.

...

10th May 2010

2:15pm: А. Грин. Блистающий мир | A. Grin. La mondo brilanta
После 7 месяцев работы выкладываю перевод.
Post 7 monatoj da laboro mi publikigas la tradukon.
http://www.esperanto.mv.ru/Grin/mondo.html [zip, 196 Kb]

Dum sep tagoj bunta tumulto de afiŝoj proklamadis al la urbanoj eksterordinaran elpaŝon en la cirko «Soleil» de «Homo de Duopa Stelo»; ankoraŭ neniam oni tiom multe paroladis pri tiaspecaj aferoj en gajantaj salonoj, malantaŭ teatraj kulisoj, en restoracioj, bierejoj kaj kuirejoj. Vere, la cirka arto ankoraŭ neniam promesis tiom multe, — ne logadis emociojn en la regionon de scivolemo, kiel nun. Eĉ la atleta lukto — la plej ŝatata amuzo de degenerintaj spiritaj heredantoj de Nerono kaj Elagabalo — foriris al la dua plano, kvankam jam estis venintaj kaj promenadis demonstre sur bulvardoj bestaj korpegoj de Greper kaj Noir — negro el afrika Liberio, — fumante dikegajn cigarojn, por miro kaj kortremo de aĝaj, sed pasiaj sinjorinoj. Eĉ paliĝis la fama fortulo-ĵonglisto Murray, ĵetanta en aeron fajrartaĵon da lumantaj pezaĵoj. Mallonge dirante, la cirko «Soleil» promesis ion vere neviditan. Starinte dum minuto antaŭ afiŝo, ni pli plene ol per ajnaj ekzemploj kaj komparoj komprenos la impreson, kiun ĝi faris al la homamaso. Kio do tie estas presita?
Legu plu...
Current Mood: падаю от усталости

3rd November 2009

4:23pm: давненько не брал я в руки шашек...

Решил тряхнуть стариной: обновил (после почти 5-летней паузы) свою широко известную в узких кругах программу Ek! — эсперантизатор виндовой клавиатуры.

Нового там собственно вот что:
3.6 (3-nov-2009): Ŝanĝita la meĥanismo de sendo de unikoda signo; nun ĝi uzas SendInput anstataŭ PostMessageW. Pro tio EK korekte funkcias kun unikodaj konzolaj programoj (kiel FAR 2.0). Probable malaperos aliaj problemoj (pri kiuj oni de tempo al tempo raportas, sed mi ne povas ilin reprodukti), sed verŝajne EK ne plu funkcios sub Vindozo 9x/ME.

Или на общепонятном ;) языке:
3.6 (3-ноя-2009): Изменён механизм посылки юникодного символа; теперь он использует SendInput вместо PostMessageW. Благодаря этому EK корректно работает с юникодными консольными программами (как FAR 2.0). Вероятно исчезнут также другие проблемы (о которых мне время от времени сообщают, но я не могу их воспроизвести), но скорее всего EK больше не будет работать под Windows 9x/ME.

Качать отсюда. Исходники там же.

UPD. Как выяснилось, с FAR 2.0 Ek 3.6 работает только при использовании ConEmu (это такой эмулятор консоли). Ну и ладно. А раньше-то вообще не работал :)

UPD 2. Подправил кое-что, версия 3.6.1 лежит там же. И (вы таки будете смеяться) под Win98 она тоже работает :)
Current Mood: привыкли руки к топорам...

25th August 2009

1:18pm: А. Грин. «Золотая цепь» — на эсперанто | A. Grin «La ora ĉeno» en Esperanto
Александр Грин. Золотая цепь. Перевёл на эсперанто Юрий Финкель. [zip, 145 Кб].

Aleksandro Grin. La ora ĉeno. Tradukis Jurij Finkel. [zip, 145 Kb].

Начало первой главы | Komenco de la unua ĉapitro:

читать далее | legu plu... )
Current Mood: ф-фу-ух...

17th August 2009

9:33pm: о переводе «Золотой цепи»
Закончил вычитку. Сделал немало исправлений. В целом доволен.

Пожалуй, в ближайшие несколько дней ещё раз просмотрю по диагонали — на всякий случай — и выложу на сайт, возможно, через недельку. (Собственно, оно уже там лежит, но ссылки пока не будет, до полного окончания работы).

7th November 2008

2:03pm: А. Грин. "Бегущая по волнам" на эсперанто / A. Grin. "Kuranta sur ondoj" en Esperanto
Сегодня доделал наконец-то перевод на эсперанто "Бегущей по волнам" Александра Грина. Лежит здесь [zip, 217 Kb] и здесь [zip].

Работа над переводом заняла около полугода.

Hodiaŭ mi finfine finfaris la tradukon en Esperanton de "Kuranta sur ondoj" de Aleksandro Grin. Ĝi troveblas ĉi tie [zip, 217 Kb] kaj ĉi tie [zip].

La tradukado okupis ĉirkaŭ duonjaron.

22nd May 2008

12:53pm: «Алые паруса» на эсперанто / «Skarlataj veloj» en Esperanto
Только что закончил переводить «Алые паруса» на эсперанто. Думал, это займёт больше времени, а заняло ровно месяц. То, что получилось, можно прочесть здесь, или скачать одним архивом здесь (74 Kb).

По-моему, получилось неплохо. Хотя, конечно, об этом судить читателям, а они обычно молчат :)

На очереди — «Бегущая по волнам», хотя это займёт уж точно не меньше полугода — надо же мне когда-то ещё и работать ;).
Current Mood: creative

30th March 2008

9:11pm: Частая проблема с Ek / Ofta problemo kun Ek
(По-русски см. ниже)

Esperante. Ofte oni plendas al mi pri jena problemo en mia programo Ek (esperanta klavaro): en iu programo anstataŭ enigo de ĉapelita litero (plej ofte de ĉ) okazas forviŝo de antaŭe enigita litero. Tion kaŭzas tio, ke por kongruo kun Vindozo 95/98/ME Ek uzas specialan kaŝitan klavararanĝon, en kiu al AltGr+C (aŭ Alt+Ctrl+C) estas atribuita litero ĉ, kaj respektive al AltGr+G — ĝ ktp. Sed en iuj programoj tiaj literkombinoj plenumas internajn funkciojn, tial ili estas "glutataj" (kaj ĉar Ek funkcias tiel, ke unue oni tajpas "c", kaj poste ĉe enigo de postfikso "x" okazas forviŝo de la "c" kaj enigo anstataŭ ĝi de "ĉ", do pro nefunkcio de la "ĉ" restas nur la forviŝo).

Definitiva solvo de la problemo: Ĉar la linio Vindozo 95/98/ME praktike mortis, do oni povas uzi rekte unikodan reĝimon, kiu funkcias nur en la linio Vindozo NT/2000/XP/Vista. Por tio klaku per la dekstra musbutono sur la piktogramo de Ek en la taskopleto, el aperinta menuo elektu Agordu, en aperinta fenestro elektu langeton Instalo, kaj tie en la maldekstra panelo de elekto de kodpaĝo elektu neniu, poste premu la butonon Bone. Eble, post tio la programo petos restartigi la operaciumon.

Post tio Ek ne plu uzos anstataŭigon de klavararanĝo kaj transdonados en aplikprogramojn senpere unikodajn kodonojn de la esperantaj ĉapelitaj literoj. La menciita problemo devos malaperi.

По-русски. Часто мне жалуются на такую проблему в моей программе Ek (эсперантизатор клавиатуры): в той или иной программе вместо ввода буквы с диакритикой (чаще всего ĉ) происходит удаление ранее введённой буквы. Это вызвано тем, что для совместимости с Windows 95/98/ME Ek использует специальную скрытую раскладку клавиатуры, в которой на AltGr+C (или Alt+Ctrl+C) назначена буква ĉ, и соответственно на AltGr+G — ĝ и т.д. Но в некоторых программах такие сочетания клавиш выполняют служебные функции, поэтому они "проглатываются" (а поскольку Ek устроен так, что сначала вводится "с", а затем при вводе постфикса "x" происходит забой "c" и ввод вместо него "ĉ", то из-за несрабатывания "ĉ" остаётся только забой).

Кардинальное решение проблемы:
Поскольку линия Windows 95/98/ME практически умерла, то можно использовать непосредственно юникодный режим, который работает только в линии Windows NT/2000/XP/Vista. Для этого нажмите правой кнопкой мыши на иконке Ek в трее, из появившегося меню выберите Agordu (Настроить), в появившемся окошке выберите закладку Instalo (Установка) и там в левой панели выбора кодовой страницы выберите neniu (никакая), после чего нажмите кнопку Bone (дословно "Хорошо", т.е. Принять). Возможно, после этого программа попросит перезагрузить систему.

После этого Ek не будет использовать подмену раскладки клавиатуры и будет передавать в приложения непосредственно юникодные коды эсперантских букв с диакритикой. Упомянутая проблема должна исчезнуть.
Powered by LJ.Rossia.org