| |||
|
|
Re: Sinjoro Tadeo Saluton, Dorota, dankon pro via repliko. Nu, eble mia malkontento aperis pro iom fuŝaj subtekstoj k ne bone organizita projekciado. La intrigo vere estas tre vigla kaj mafacilas kapti la tuton (kompreni, kiu estas kiu, kion intencas ktp.). Ne temas pri sperteco en E-o (espereble vi ne nomus min malsperta e-isto!) - sed ja ĝenerale malfacilas samtempe spekti bildaĵon k legi subtekstojn, tio lacigas. Certe la epopeo mem estas valora kaj brila (por vi poloj tre emociiga, sed ĉiu alia popolo ja havas ion samspecan pri propra historio k ne tiom forte perceptas la fremdan). La traduko de Grabowski estis brila siatempe, sed nun aspektas arkaike pro multaj adasismoj ktp. Cetere, ĉu iu alia, nuntempe, ne provis fari novan tradukon? Kaj ĉiu filmreĝisoro havas propran stilon - tiu de Wajda ne estas inter plej ŝatataj por mi. Добавить комментарий: |
||||