Tue, Nov. 13th, 2007, 05:26 pm
El esperanto-liberecano dissendlisto.

Carlos, frato, ni ne forgesas


Hodiaŭ, 11a de novembro de la 2007a, ili forrabis lin al ni. Hodiaŭ la faŝistoj forrabis vivon de kamarado, de amiko, de Karlos. Madrida 16jara knabo hodiaŭ ne revenos hejmen nur por rifuzi la rasismon kaj reagi kontraŭ la ksenofobaj atakoj, kiujn ni vidis lastatempe per la komunikadmedioj, inter aliajn al konga viro, kiu rezultis paraliza, en Alcalá de Henares, plurajn batadojn al enmigrintoj en Pio XII kaj en Las Rozas, la agreson ĉe la Barcelona metroo...

Ĉimatene estis alvokita superdekstra kaj ksenofoba manifestacio ĉe la laborista kvartalo de Usera. Nia kamarado, same kiel la aliaj kontraŭfaŝistoj, kiuj ĉeestis la metroon, nur deziris montri al tiuj faŝistoj, ke la naskiĝloko de homo ne estas kialo por juĝi ĝin kaj ke ĉe la laboristaj kvartaloj ne estas bonvenaj la rasismaj sintenoj.

Per tiu ĉi komunikaĵo ni deziras denoncii, ke nuntempe ĉe Madrido, en la hipoteza demokratio, kiun ni vivas, estas rasismaj manifestacioj permesataj kaj protektataj de la "aŭtoritato" kaj krome ĝiaj partoprenantoj estas homoj armitaj per ĉasponardoj, kiel la murdisto de Karlos.

Bedaŭrinde tio ne estis ĉio. Ĉe la sama agreso alia kamarado estis ponardita en la pulmo, kaj nun li sin trovas ĉe hospitalo je tre danĝera stato, kvankam stabila. Ĉar tio ne sufiĉus, la polico decidis protekti la rasistojn kaj ataki la kontraŭfaŝistojn per bastonoj kaj gumklugoj. Dum tiu atako alia kontraŭfaŝisto estis vundita de la agentoj de "Leĝo kaj la Ordo", kiuj poste arrestis lin.

La amasmedioj klopodas kaj klopodos prezenti la aferon kiel interbarakton inter kontraŭstarantaj bandoj. La vero estas tre malsimila por tiuj, kiuj kuraĝas rigardi ĝin vidalvide. Tiuj ĉi agresoj aldoniĝas al la vico de viktimoj, kiujn la faŝismo kaj la rasismo kaŭzis tra la tuta historio. La vundo inter la du Hispanioj estas tre viva por multaj, kvankam oni klopodas kaŝi ĝin per iu duonvarma kaj senkompleta leĝo.

Ne estis morto kaŭze de pandobarakto, Karlos estis murdita, ĉar li defendis la laboristan klason sen rimarki la koloron de la haŭto aŭ la landon de deveno.

Hodiaŭ ni ploras lian morton kaj ni neniam povos forviŝi la doloron de nia memoro.

Fine, dankon al ĉiuj gekamaradoj, kiuj dum la tuta tago suferis kaj tenadis kune kaj organize. Dankon al la gekamaradoj ektermadridaj, kiuj el la distanco sendis sian solidarecon al la madrida kontraŭfaŝista movado, sed super ĉio dankon al la genajbaroj de la kavartalo de Usera,ĉar ili plenigis la stratojn, ĉar ili, kiam ili vidis la rasistojn, ne silentis. Ĉar per sia ekzemplo ili rajtigas nian lukton.

Neniun ŝancon al la faŝismo!


Neniun agreson sen reago!


La plej bona omaĝo estas daŭrigi la lukton!


http://www.nodo50.org/antifa/index.php?option=com_frontpage&Itemid=1

Tue, Nov. 13th, 2007, 08:49 am
[info]vmel@lj

Diable, ĉie tra la mondo reviviĝas faŝismo...
Ne homoj, sed stupidaj murdomaŝinoj. Terure...

Tue, Nov. 13th, 2007, 09:00 pm
[info]ash_rabbi@lj

Estas populara teorio, ke la historio evoluas spirale kaj ĉio ripetas sin post iom da tempo. Teruriga teorio laŭ mi - ĉu la homoj neniam ion lernos? Ĉu ili estas kondamnitaj ree kaj ree fari samajn erarojn, kondukantaj al pli kaj pli granda damaĝo? Ja vivas ankoraŭ la homoj, kiuj vidis la rezulton de faŝismo per siaj propraj okuloj - sed iliaj nepoj jam ree aliĝas al faŝistaj movadoj...

Wed, Nov. 14th, 2007, 08:11 am
[info]vmel@lj

> Estas populara teorio, ke la historio evoluas spirale kaj ĉio ripetas sin post iom da tempo.

Tamen ial ĉiuj, kiuj mencias tion, dirante pri "spiralo" subromprenas _cirklon_, do precizan ripeton sen ŝanĝoj! Kvankam spiralo ja ebligas moviĝi antaŭen...

> ĉu la homoj neniam ion lernos?

Iu saĝulo ja diris, ke la historio instruas nur tion, ke homoj nenion lernas de ĝi...

> Ĉu ili estas kondamnitaj ree kaj ree fari samajn erarojn,

Ne samajn. Ĉiam novajn, pli k pli abomenajn.

> kondukantaj al pli kaj pli granda damaĝo?

ho ve, jes... :(

Wed, Nov. 14th, 2007, 07:18 pm
[info]ash_rabbi@lj

Ne, mi precipe diras, ke temas pri disvolvanta spiralo, sed ne cirklo. Nenio ripetas sin tute precize - sed ju pli oni moviĝas antaŭen des pli poste iras malantaŭen. Pro tio sama eraro - ekzemple, naciismo - iĝas pli kaj pli danĝera kaj damaĝa je ĉiu nova generacio. Mi timas, ke iam venos tempo, kiam la homaro tute ne povos tion travivi...

Thu, Nov. 15th, 2007, 04:31 am
[info]vmel@lj

Jes, eble tiel.
Plej abomena por mi nun estas furiozo de ortodoksa kristanismo en Rusio. Eĉ la komunista partio neniam trudis sian ideologion al la popolo tiom preme k cerb-detruige...
Revenas plej makabra mezepoko...