Piĉismo Below are 9 entries, after skipping 20 most recent ones in the "glebo" journal:

[ Next 20 entries >>]

January 6th, 2005
05:51 am

[Link]

Вроде не опубликовано.........

La kovrilo ne gravas


Traleginte en maja kajero de “La Ondo...” recenzon de G.Malcev al disko de Mikaelo Bronstejn “Mia nomo ne gravas”, mi ne povis deteni min de reago. Mia opinio pri tiu disko de M. Bronstejn plene malsamas kun tiu de la recenzanto. Mi estas kontenta, ke akiris tiun ci diskon kaj plezure gin auskultas.


Bone konsciante, ke la sama ajo povas ne kontentigi ciujn gustojn, kiuj ciam estas variaj kaj neantauvideblaj, mi ne povas konsenti kun generala, preskau ne kasita malica tono de la recenzo. Krome, ec “malfacilas adekvate” kompreni la sencon de la unua alineo de teksto de s-ro G.Malcev, kie kun la apenau kaptata logiko estas miksitaj “Sovetia Esperanto-movado”, “rusa kulturo” kaj “necesejo”... Kaj vere la recenzanto bone scias la grandan “valoron” de troigo, kiam kulpigas melodiojn de M.Bronstejn en primitiveco kaj faras paralelon kun “europa multjarcenta trobadora tradicio”. Cu s-ro G.Malcev persone audis, kiel sonis la trobadoraj kanzonoj antau “multjarcentoj”?


Multaj melodioj, kreitaj de M.Bronstejn eble vere estas sufice simplaj, sed cu tio estas ilia malavantago? Ili estas kreitaj lau la legoj de genro de autora kanto. En plejparto de melodioj de bardaj kanzonoj en la rusa lingvo, el kiuj vere kreskis esperantlingva barda tradicio en Sovetio, estas uzataj ankau nur tri-kvar gitaraj akordoj, kaj tio tute ne malhelpas al ili esti popularaj kaj satataj de milionoj da homoj. Certe akuzoj pri “stelitaj melodioj” estas plena malvero, car M.Bronstejn neniam stelis melodiojn. Sed en la fruaj tempoj de sovetiaj e-tendaroj de 60-70jj oni ofte verkis vortojn al la melodioj de tutmonde konataj popularaj kantoj, estas dekoj da ekzemploj, sed neniu ja anoncis tiujn melodiojn kiel propraj. Kaj en la disko estas klare indikite, melodioj de kiuj el kantoj apartenas al la autoro, kaj kiuj ne.


Vere M.Bronstejn ne estas profesia muzikisto kaj neniam pretendis esti tia, kaj li ne “trejnadis kelkjardeke” gitarludi. Li ciam substrekis, ke liaj kreajoj ne estas belkantoj, sed nur la poeziaj tekstoj gitarakompane. Se trakti la plenumadon kaj kantadon - cu oni povas diri, ke sendube talentaj autoroj de bardaj kantoj en la rusa lingvo: A.Gorodnickij, Ju.Kukin, A.Galic estis lertaj kanzonistoj kaj gitaristoj? Tute ne! Ilia gitarludado “ja amatoris, spite kelkjardekan trejnadon”, “la vocoj ne eltenis kritikon”, sed milionoj da satantoj de autora kanto plezure auskultis ilin, same kiel multaj adoris kaj gis nun adoras B.Okudjava, kaj preferas auskulti liajn kanzonojn en plenumo de la autoro mem. La samon mi povas diri pri la plenumado de M.Bronstejn de siaj kantoj, kiun ne akompanas “lerta plukado de gitarkordoj”, sed en kiu estas neripetebla carmo kaj pozitiva energio, kiu kvazau varma ondo disvastigas de li al la auskultantoj. Kaj li ne predikas, sed gojigas, plenigas la korojn per bono. Mi des pli rajtas aserti tion post okazigita en nia urbo Jekaterinburg renkontigo “Esperantista Printempo en Uralo”, dum kiu M.Bronstejn prezentis siajn kantojn. Ciuj partoprenintoj de la renkontigo bonege akceptis lin kaj taksis la koncerton de M.Bronstejn per la plej alta poento en disdonitaj al ciuj Reflektaj tabeloj, kie oni taksis ciujn programerojn de la renkontigo. Tiu fakto ankorau foeje konfirmas la emon de la rusia esperantista publiko daure auskulti kantojn de M.Bronstejn, kaj la opinio pri liaj kantoj, kiun eldiris s-ro G.Malcev, estas plej versajne escepto. Simile ciaspecaj etmensuloj prisemas la vojon de la elstaraj personoj - ja estas konate, ke ju pli videbla estas homo, des pli facile li povas esti atakata.


Eble la kovrilo de la disko ne estas placa al iuj, sed cu gravas supraja aspekto (kiel ofte oni akiras belpakitajn varojn kun malkonvena enhavo)? Gravas ja enhavo!


Kaj fine - min indignis ankau provo de G.Malcev trovi parencecon inter la arto de autora (au barda) kanto kaj prizona kulturo. Tia komparo signifas, ke la recenzanto tute ne komprenas kaj ne satas generale la bardajn kantojn, kvankam arogis taksi ilin.


Viktor Kudrajvcev Jekaterinburg

Tags: ,

(Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

05:24 am

[Link]

Por la Esperanta rok-muziko


Floréal Martorell respondas

LOdE: Kio estas Flo, kaj kio instigis lin Esperanto-rokumi?

FM: Miaj gepatroj luktis kontraŭ faŝismo en Hispanio ĝis februaro 1939, poste ili rifuĝis en Francio. En franca koncentrejo mia patro eklernis Esperanton.

Mi naskiĝis en Francio la 10an de oktobro 1956. Adoleske mi interesiĝis pri muziko, vizitante ofte koncertojn de bandoj francaj kaj eksterlandaj.

En 1973 mi ekaktivis en la liberecana, kontraŭmilitista kaj kontraŭatomenergia movadoj. En 1976 mi fuĝis el Francio por ne militservi kaj iris al norda Eŭropo. En tiu longa ekzilvojaĝo mi renkontiĝis kun interesaj homoj, kaj foje mi renkontis esperantiston en Nederlando. La ideo de tiu utopia lingvo ĉarmis min, kaj mi decidis iam lerni ĝin!

En 1980 socialdemokratoj gajnis la balotojn kaj estis amnestio. Mi revenis al Francio kun mia tiama brazila kunulino Tania. Miaj gepatroj jam emeritiĝis kaj forlasis la aktivadon en la farmo, mi do komencis aranĝi la ejojn de la farmo por starigi specon de kultura centro.

Tiel mi starigis la asocion CAM (Muzika Asocia Kolektivo). Dum 7 jaroj mi estris ĝin, organizante rok-koncertojn, kunlaborante en festivaloj, farante interŝanĝojn kun hispanaj kaj svisaj bandoj, eldonante magazinon, organizante radioelsendojn ktp… Krom mi kaj Tania laboris teamo de 6 personoj. Mi faris tion senpage, dumtage mi laboris kiel elektristo.

En junio 1987 mi hazarde legis, ke karavano de Esperanto-biciklistoj survoje al Varsovio estis akceptita en Tuluzo de la lokaj Esperanto-asocioj — la lingvo kiun eklernetis mia patro, kaj kiun parolis tiu nederlanda liberecano, finfine vivis ankaŭ en Tuluzo!

Mi tuj eklernis la lingvon kaj aliĝis al diversaj kursoj kaj renkontiĝoj internaciaj. Tre rapide mi konvinkiĝis, ke necesas riĉigi kvalite kaj kvante Esperanto-rokmuzikon, tio fakte rapide okazis kiam mi komencis fari la programojn ĉe radio FMR (ekzistis nur kasedo de Amplifiki kaj de Persone). Mi decidis alporti por Esperanto miajn spertojn akiritajn en CAM, kaj tiel naskiĝis EUROKKA — “Esperanto-Rok-Asocio”.

LOdE: Rakontu pri la unua eldonaĵo de Vinilkosmo, vinildisketo de Amplifiki kaj La Rozmariaj Beboj.

FM: Kun Jomo ni partoprenis IJKon en Kerkrade (1989), kie ni renkontiĝis kun Team', Kajto, TBC, Amplifiki, Persone, muzikistoj de la nuna kataluna bando Kaj Tiel Plu (Xavier Rodon, Joan Maria “Jomo” la flutisto), Nikolin', Saskia Veen…ktp. EUROKKA organizis kunvenon por prezentiĝi kaj lanĉi aktivan kunlaboradon. Post IJK EUROKKA partoprenis Internacian Muzikan Renkontiĝon en Ostrava (Ĉeĥio).

Reveninte al Tuluzo, ni okazigis kunvenon de EUROKKA, en kiu estis kreita diskeldonejo Vinilkosmo, kies nomon trovis JoMo, kaj la rok-fanzino Rok-gazet', kiun ekredaktis Aline Boulet de Amplifiki. Tiam estis planita la unua kompilo kun Amplifiki kaj La Rozmariaj Beboj.

En novembro 1989 venis al Tuluzo Amplifiki por surbendigi en studio Maria ET du titolojn por la kompil-disketo de Vinilkosmo kaj la kasedalbumon Esperanto ne konas landlimojn. Decembre 89 kaj januare 90 JoMo preparis albumon kun La Rozmariaj Beboj en studio La court des Miracles kaj profitis la okazon por surbendigi du kromajn kantojn por la projekto de Vinilkosmo. Printempe 1990 ĉio estis preta. La disko (1000 ekz-oj) aperis en majo 1990.

Paralele dank' al Aline Boulet prepariĝis la nula Rok-gazet'. Ĝi estis tajpita per skribmaŝino, kaj ĉio estis muntita per tondilo kaj gluo de Aline Boulet. Aline sendis al mi ĝin, kaj mi iris al la presejo en Puylaurens, starigita de muzikistoj de la punka bando Kambrones. Tie estis presita la gazeto kaj la teksto-libreto de la vinila kompildisketo de Vinilkosmo.

La mono por aperigi samtempe la disketon kaj la nulan Rok-gazet'on venis el la kotizoj por EUROKKA kaj el la trinkejo de la muzikekzercejo, kiun utiligas la muzikistoj ekzercantaj tie…

LOdE: Laŭ mia sperto, la plej komplika afero por eldonisto estas kompilaĵoj, des pli internaciaj kaj diversstilaj.

FM: Estas du specoj de bandoj kaj artistoj en la espomuzikscenejo: pure Esperantaj kaj papagaj. En la kompiloj, kiujn ni produktis, enestas ambaŭ specoj… Kompreneble la Esperantaj artistoj tuj kaptis la celon de la kompiloj, por la papagaj ni devis prezenti la aferon, klarigi kio estas Esperanto kaj ĝia sennacieca sinteno…

Jes problemo kun la kopirajtoj estis ĉefe por la plej famaj: Fabulous Trobadors, Masilia Sound System, Remy Walter, Jacques Yvart… Ni devis aĉeti la rajtojn de la francaj eldonejoj por la titoloj tradukitaj kaj aperintaj en niaj kompiloj.

LOdE: Priskribu eldonaĵojn de Vinilkosmo, aparte menciante viajn ŝatatajn.

FM: Uf… estas tro multaj albumoj, kaj estus tro longe prezenti niajn eldonaĵojn. Vizitu nian TTTejon: (www.vinilkosmo.com) aŭ petu nian katalogon poŝte (Esperanto-Muzik-Prod. FR-31450 Donneville, Francio).

Mi tamen parolu iom pri la lastaj… Sen, la akustika albumo de Persone, montras alian vizaĝon ne malinteresan.

Elektronika kompilo estas unu el la plej bone produktitaj dank' al Gunnar Fischer, kiu majstre artreĝisoris la projekton. Ĝi montras, ke ankaŭ Esperanto aktualas en la muzika mondo kaj disponas pri larĝa muzika panelo, eĉ en la plej avangardaj muzikoj, kaj tion montris ankaŭ la mita brumuzika eldono Esperanto subgrunde.
Flo kaj Tribulet en la studio
LOdE: Pri la Esperanto-studio en Tuluzo…

FM: La studio estas malfermita por ĉiuj, kiuj volas surbendigi demon aŭ albumon, ĉu esperantistoj aŭ ne. La sonreĝisoro Tribulet estas tre kompetenta kaj estas pagata por tiu laboro, tio ankaŭ klarigas kial la studio ne estas senpaga… La mono enspezita estas reinvestata en la studio.

Intervjuis Glebo Malcev


LA ONDO DE ESPERANTO. 2003. #11 (109)

Tags:

(Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

04:59 am

[Link]

Disko diable bonega



    Elektronika Kompilo: K-disko. — Donneville: Vinilkosmo, 2002. — 16 tit. — 70:55 min.
Finfine, post trijara kompilado, Vinilkosmo eldonis antaŭlonge anoncitan kompaktdiskon kun aktuala elektronika muziko en esperanto.

Tamen altfruntaj okulvitruloj povas pacienci pri siaj monujoj. Ĉi tiu plasta rondeto entenas nek rompkoron, nek bruon, nek mikroondon, nek alian specon de moderna avangardo, sed tio ne signifas ĝian mankon en Esperantio. Reprezentantoj de t.n. “idiota elektroniko” (Piĉismo, Klingo, Teulo kun Tegumo kaj Al Mi Plaĉas la Maŝinoj) ignoris tiun gravan historian eventon: unue, pro naiva nescio, sed ĉefe pro estetikaj kialoj.

Krome, Floreal Martorell, kiu fine iĝis profesia esperantisto, devas vendi iom pli ol 20 ekzemplerojn (kutima eldonkvanto de ĉiutempaj eksperimentuloj) por vivteni la edzinon kaj la infanojn.

Do, temas pri komerca danca pop-muziko: tekno, trenco, denco, drumenbaso kaj triphopo. Iom eksmoda, sed amase ŝatata. La disko estas ege bone produktita, kiel ĉiuj eldonaĵoj de Vinilkosmo. Teknika nivelo de la partoprenantoj same estas sufiĉe alta, t.e. ili bone regas siajn komputilojn, sintezilojn kaj midi-klavarojn. Kio okazas en iliaj kapoj, mi do provu priskribi:

LUNATIKO: polia duopo, fanatike kristanema. Revas pri propra Kriŝnalokao (vere postmorta) kun eterna sunleviĝo kaj stelitaj PIVuloj harmonie brakumantaj. Muziko por televida futbalo.

DOLCXAMAR: finnia kvazaŭrok-bando, sonas kiel Depeche Mode. Ne mirige, ĉar kantas kaj ideologias anglo — Patrik “La Malbonulo” Austin (ĉu filo de panjo Manjo?). Same arde religia kredo al Fina Venko, al Nova Jerusalemo kie neniu maljuniĝas. Emocioj trodozas.

ANDREAS VIKLUND: se ĉi-kanto estus en la angla, ĝi sendube vendiĝus en milionoj da kopioj!! Profesiege majstrita kaj diligente polurita, kun neimageble bela melodio, iom similetosa al tiuj de Marusha. Tiel sonas feliĉo.

DĴ KUNAR: monotona depresia malfeliĉo kaj Levilkartoj.

MAGNUS: posteulo de Enigma. Vulgarigita jezuitismo.

DĴ ROĜER: abomena popaĉo, orelbora kaj stultiga. Flo, ne pafu en min!!

ASORTI: postmodernisma idolo el litovia Ĉernobilo. La muziko por vilaĝaj diskotekoj. Litovoj terminas tiun fenomenon “pukas”, poloj — “disco polo”. Ĉarma kaj terura.

SOLOTRONIK: fama hispana mistikulo: foje ĉagrena, foje meditume ambienca, foje eĉ restoracia, sed neniel danciga. Stranga miksaĵo de stiloj, kulturoj, altspirita ezoterismo kaj raŭmismaj kisludoj. Jomo teknas, Solo rokas, Emily brilas... Knedu min, fraŭlino!!

MHZ: argentina duopo, tiom kriple bizara, ke plej verŝajne necesas atendi vomigan remikson de ilia robota muzako fare de iu el “idiota elektroniko”.

KRIO DE MORTO: oldaj polaj punkoj ekhardkoris. “Frenezo estas graca stato...” Ŝajne la plej interesa kanto...

Se post legado de supraj linioj vi ekopiniis la kompilon senuza peco da merdo, do vi tamen eraras. La disko ja diable bonegas!

Se vi aŭdus mian ĝojan “ŭaŭ” tuj post la unuaj “umca-umca” de lunatika epistolo... Ĝin akiru ne nur kolektantoj de ekzotikaj raraĵoj kaj esperanto-bibliotekoj.

La Elektronika Kompilo estu ĉefa amuzilo por tutnokta ebrieta dancado dum junularaj aranĝoj, kondiĉe ke la klubo kompilu 18 eŭrojn (plus poŝtelspezoj).

Rekomendindas!!

Glebo Malcev (Ukrainio/Litovio)

La Ondo de Esperanto. 2003. №7 (105)

Tags: ,

(Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

04:57 am

[Link]

Lia muziko ne gravas


Bronŝtejn, Mikaelo. Mia nomo ne gravas: KD, — Moskvo: REU, 2003. — (Oraj Kantoj; №5).

Malfacilas adekvate percepti la kreaĵojn de Bronŝtejn sen profunda kono pri simboloj de la sovetia Esperanto-movado, do se vi neniam spertis tutnoktan “legadon” apud lignofajro — plej verŝajne vin embarasos, kial en certaj rondoj oni opinias lin genio. Eĉ similetosa bardo sen barbo, Georgo Handzlik, estante reprezentanto de frata nacio (poloj opinias sin grandaj specialistoj pri la rusa kulturo, sed kapablas miri, ke rusoj ne lavas la manojn post necesejo), pluse malnova admiranto kaj amiko de Mikaelo, en sia enkonduko ne riskis “priskribi lian arton” (tion sukcesis Ĵak Le Puil, tamen senanalize).

Kompare kun eŭropa multjarcenta trobadora tradicio, Bronŝtejnaj melodioj ja primitivas (ofte eĉ ŝtelitas), la gitarludo ja amatoras (spite kelkjardekan trejnadon), la voĉo ne eltenas ajnan kritikon, sed milionoj da rusoj trovas nenion strangan kaj malhonoran, se en la kanto multe pli valoras la teksto, ol la resto.

Kiam dum la 60aj jaroj okcidentan civilizon skuis hipiaj hordoj, psikedela roko kaj seksa revolucio, en USSR okazis similaj procezoj: teknokrata intelektularo amase fuĝis en senlimajn sovaĝajn arbarojn, kie en atmosfero de absoluta libero kreiĝis specifa barda kulturo, parenca al malsamdevena prizona popolarto. Renaskiĝinta post la stalinaj reprezalioj, la esperantistaro estis sub forta influo de tiu turisma movado (krome tiama duonleĝa SEJM ne havis pli taŭgan rimedon por agado), tio kaŭzis logikan evoluon al eskapisma ermita sekto, kies profeto iĝis Bronŝtejn.

Tiu pretervola izolo, kiam aŭtoroj eĉ ne revis pri internacia publiko (“Ŝipoj Don' kaj Magdalena al kongres' ne prenas min!”), sed strebis pli intiman influon al sametnaj samideanoj, naskis unikan miksan dulingvan esprimstilon per vulgaraj krokodilaĵoj, t.n. “junularaj ĵargonoj” aŭ cirila alfabeto (pro severa kontrolo de ĉiu latinlitera tajpilo); eĉ uzinte literaturan Esperanton oni tiom rusigis ĝin, ke ties verkoj aspektis frenezege ekzotike por alilingvanoj (simile okazis en maŭisma Ĉinio).

Bronŝtejn pekis per diversaj provincismoj: la plej kriplas aligatora “Mi diras al ŝi…”, aŭ almenaŭa provo imagi misterajn leporetojn, kiujn rerida suno ĵetas al milda postpluva silent', povas konfuzi iun ajn ie ajn, ja la mondo ŝanĝiĝis, sed la vortoj el la kantoj ne plu forĵeteblas.

En la disko kolektitas verkoj de ĉiuj periodoj: ekde romantika SEJM-erao, tra stagna ASE, perestrojko/glasnosto, kriminala kapitalismo, ĝis la plej freŝaj. La poezio plejparte bonas, foje eĉ bonegas (aparte menciendas Radikoj de l' dubo). Temoj varias de movada folkloro (Novaj kondiĉoj, Amazonka, amuzega Kanto de “leganto” k.a.) ĝis eternaj demonoj de rusa poeto (kiu ofte samtempe hebreas). Malsukcesas imitaĵoj de Amzejev kaj Baghy, samkiel vere terura kovrilo, aspektanta kvazaŭ aĉa mimeaĵo, malgraŭ luksa papero kaj profesia presejo.

En ses kantoj helpis kunkanti/kungitari sep junaj gesteloj de EOLA, do dum regas arkaikaj SEJManoj, SEJMemuloj kaj similuloj, vere sennacie muzikos en Ruslando ĉefe bohemaj papagoj.

Glebo Malcev (Litovio)

La Ondo de Esperanto. 2004. №5 (115)



Imported event Original

Tags: ,

(Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

04:54 am

[Link]

Ĉu vi ĝuste tion revas?!


Anjo Amika. Bela revo: KD. — Kooperativo de Literatura Foiro, 2002.


Post la unua traaŭskulto de ĉi albumo mi ekkaptis teruran depresion — tiom sensencaj kaj iluziaj iĝis ĉiuj revoj kaj idealoj!

La disko sonas ege dekadence (eble spite intencojn de ties kreintoj) danke al la plej ĉagrenaj melodioj en la mondo, mortpale astraleskaj voĉoj de Anna Lászay, Mária Permai kaj Gyöngyi Mézes, mediuma malhelo de la sintezilo de Miklós Teleki kaj eĥaj efektoj de la sonstudio de Hungara Radio, kiuj sukcese imitas atmosferon de funebra meso. Plie eĉ enestas klasikaj religiaj kantoj kun akompano de vera kirka orgeno de urbeto Ocsa.

Do, la muzikistoj spertas kaj inspirplenas, la poezio altnivelas, la prononco perfektas… Bedaŭrinde la kovrilo fuŝas, tekstara broŝuro mankas, la titollisto presitas dufoje (kial?)…

Malgraŭ la freŝa eldono, tiu Bela Revo povus aperi antaŭ dudek jaroj — nenio memorigas pri la diĝita erao de la nova jarmilo. Se vi sentas nostalgion pri la okdekaj jaroj, do vi certe ŝatos Anjon Amikan. Pli logike estus realigi ĝin vinile aŭ kasede, sed tiuokaze ĉi albumo iĝus malatingebla por junaj adeptoj de la estingiĝanta gotika modo, kiuj ankaŭ arde aprezos la diskon. Ceteraj aŭskultu nur enlite kun amata virino, kondiĉe ke ŝi jam mortas kaj vi havas lastajn minutojn por adiaŭaj kisoj antaŭ kugli en propran tempion. Vi ja ĝuste tion revas?!

Glebo Malcev (Litovio)

La Ondo de Esperanto. 2004. №3 (113)

Tags: ,

(Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

December 31st, 2004
05:27 am

[Link]


Eble teksto ne gravas….


Piĉismo. Discografia 1993–1997: Subita merdo, Buĥtismo, P.P.P. — Sankt-Peterburg: ШSS; Minsk: No Manipulation, s.d.

Piĉismo. La kasedo kun tiel provoka vorto havas same neordinarajn kaj originalajn enhavon kaj kovrilon. Sciante, ke la muzikaĵoj apartenas al “punka kulturo” apenaŭ konata precipe inter la esperantistaro, mi antaŭvidis fuŝe kompilitan muzikan aŭ malmuzikan bruaĉon kaj supraĵe faritan kovrilon kun nekompreneblaj signoj.

Tamen ne tiel!

La kovrilo de la kasedo min agrable plezurigis. Sur eta paperfolio mi trovis kaj diligente skribitajn tekstojn de ĉiuj kanzonoj, kaj detalan liston de la muzikistoj kun ties roloj, kaj originalajn ilustraĵojn, kelkaj el kiuj estis amuzaj, kelkaj — misteraj kiel pentraĵoj de I.Bosch. Tie estas ankaŭ portreto de la fama Karolo Piĉ, kies familia nomo tiel koincidas kun la albuma titolo. Mi sincere ridis, spektante la seriozegan barbulon sur motorciklo kun kandelo anstataŭ lanterno. Tiu virego plene taŭgas por ilustri la neforgeseblan —


Mi estas rusa hom'
Kun barb' arbusta…
Do la punkoj laŭ la indikoj atente rilatas al la aŭtoraj rajtoj kaj zorgas pri eventuala aŭskultanto, kiu legu la tekstojn, se la vortoj ne estas klare distingeblaj post unuafoja aŭskultado. Tio estas pardonebla, kiam la muziko estas viva, dum koncerta aŭ studia plenumado kun realaj tamburaro, perkutinstrumentoj, tradicia triopo da elektronikaj gitaroj, sed tute ne ties ekvivalento muzikkomputila kastrita. Ne mankas ankaŭ la misbilanco de la amplifikiloj kaj karakteriza fajfado de la aparataro.

Due — la eldonantoj zorge gardas la historion de la punka esperantista kulturo. Malgraŭ eta spaco estas diligente klarigite: kie, kiam, kun kies helpo estis registritaj la koncerteroj. Tio estas bona instrua ekzemplo — kiel necesas aranĝi ornamaĵojn de muzikaj albumoj, kio mankas, ekzemple, ĉe nialandaj Oraj Kantoj. Ja muzika albumo, krom specimeno de kulturo estas parto de historio. Kaj al historio endas rilati zorge.

Trie — estas interese, ke kelkaj kantoj estas verkitaj en planlingvoj Ido, Volapük, Intal. Tio montras ke la centra esperantista punko, Glebo Malcev, konas abocon de interlingvistiko. Interlingvistiko kaj punkoj-esperantistoj — jen grimaco de la moderna Esperanto-movado.

Du partoj de la albumo nomiĝas A: Subita merdo (tiu titolo komentojn ne bezonas), kaj B: Buĥtismo — ne libera traduko de rusa buĥtenije, sed plia prunto el la heredaĵo de la Litomiŝla Majstro.

Mi ne aŭdacus profunde analizi el la muzika vidpunkto la programerojn en la parto B. Mi opinias, ke tiujn sonojn akompanas iuj ritaj agoj, kiujn necesas spekti por pli bone kompreni aŭ pli sincere priridi. Fragmentoj de tiu sonaro parte similas al solista muzikartefiko per tamburaparataro, parte al provludo de basgitaro, kaj plejparte al tiel nomata “etna ĵazo”, (alinome: “ekologia ĵazo”) abunde spicita per fiziologiaj sonoj — jelpoj, ronkoj, furzoj k.s. Ĉio ĉi estas prezentita kun fajra eksploda energio, premo, forto, fluo — kio en la ruslanda ĉirkaŭrokmuzika medio nomiĝas per la angla vorto “drive”. La tekstojn oni prefere ne citu; sufiĉas diri, ke la vorto “merdo” estas eble la plej ofta, sed ne la plej drasta en la tekstaro.

En la parto A estas bona rokenrola muziko — ne fajna, ne virtuoza, sed viva, sincera kaj energia. Ĝi estas iom simpla, sed bona eĉ nur pro tio, ke estas plene kontraŭa ĝenro ol tio per kio nin nutras televido kaj radio. Glebo Malcev kaj lia grupo per siaj muzikaj ekzercoj kaj eksperimentoj estas multe pli sincera ol mielozaj teleproduktaĵoj de la ruslanda “Stelfabriko” — ekzemple, kvazaŭrokmuzika grupo Korni, Glukoza, Fabriko kaj aliaj belinoj de ambaŭ seksoj kies plej alta muzika kapablo estas kapablo montri sin laŭeble nuda.

Per siaj kruelaj kaj frenezaj ritmoj Malcev kun la bando kvazaŭ prikraĉas tiun amasan muzikkulturon. La ritmo kaj akompano ŝajnas tradiciaj por la punka roko. La gvidan linion donas ritma (akompana) elektronika gitaro, uzata ankaŭ sen elektronikaj efektoj (pura ritmo), same kiel laboranta en preskaŭ simila stilo legenda sovetia grupo DK (Esposito Fil, Junulara klubo 1983), ankaŭ kun efekto de siblo (fuzz). La lasta ŝajnas esti pli tradicia por similstilaj grupoj (Putti, GrOB, Pauk). La kanto Anarkio en UK ritme kaj melodie estas absolute simila al tiu de Avo Reagan de Putti (1983). Sed muzikaĵoj de Malcev ne estas malpli primitivaj ol tiuj de Putti kaj GrOB de antaŭ 20 jaroj. Parte pro tre lerta tamburaro, parte pro efekto de “krio de birdoj” farata de la gitaro solanta. Tiun gitaran efekton unue mi sukcesis aŭdi en la muziko de Tuĥmanov en Laŭ ondo de mia memoro (Moskvo: Melodija, 1976) (“Mi malrapide venas vian kabineton”). Sed en muzikaĵoj de la albumo tiaj gitaraj “segoflugoj” aperigas sovaĝan kaj malican nuancon.

Mi ricevis impreson, ke la grupo penas samtempe timigi la aŭskultanton, kaj ridigi ĝin. Salutan tradician ekkrion “hoj!” mi ĉiam akceptis nur kun rideto, ĉar ĝi asociiĝas kun simile sonanta rusa vorto. Ankaŭ la kruela ridego kaj fiziologiaj sonoj elvokas nur ridon sinceran kaj senkoleran. Aŭskultinte la albumon, mi kvazaŭ trafis en provludadon de lerneja ensemblo de la jaroj 1970aj — same ne tre virtuoza muziko, same spicaj ŝercetoj, same fiziologiaj ridigaj sonoj. (Mi esperas pri subteno kaj komprenemo de la Onda redaktoro, kiu antaŭ tridek jaroj provis petoli kun basgitaro en simila grupeto.)

Mia novosibirska esperantista amiko rakontis, kiel li ĉi-jare aĉetis K-diskojn en butiko. Kiam li petis montri diskojn de Putti, tre ŝatata en Siberio, li subite aŭdis raŭkan bason de malantaŭe:

— Ulo, ĉu ci intencas aĉeti tiun merdon?

Mia amiko turnis sin al la voĉo kaj ekvidis ke lin alparolis Pozdnjakov mem — la gvidanto de la grupo. Ĉi tiu epizodo montras la esencon de la punka movado kaj de ties rilato al sia propra kreado.

Sed la “fiziologia ĵazo” ekzistas, kaj do estas kaŭzoj por tio, kaj do estas personoj kiuj ridetos kompreneme aŭskultinte histrionan bason, kiu voĉas Esperante: “Korespondi dezirasss!!!”

Aleksej Birjulin (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2004. №8–9 (118–119)

Tags: , ,

(Ты, дурак, думаешь, мы крамольничаем?? | Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

February 4th, 2004
12:05 pm

[Link]

Freneze!!
Kverelo pri BKNL. Vol.2 )

Imported event Original

Tags:

(Ты, дурак, думаешь, мы крамольничаем?? | Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

February 2nd, 2004
07:20 am

[Link]

Перекачал ещё несколько программ Гаванского радио на эсперанто... Какой-то маньяк переписывает с эфира и помещает мр3 на http://www.radioarkivo.org !!
Кстати, в эфире Ватиканского Радио от 8 января феминизм причислен к языческим культам!! -:)

Tags:

(Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

January 30th, 2004
08:39 pm

[Link]

Ekis kverelon kun Gudskov en la yahoo-grupo de Minin...
From: "Nikolao" <nikolao@yandex.ru>
Reply-To: esperanto-rus@yahoogroups.com
To: esperanto-rus@yahoogroups.com
Subject: Re: [esperanto-rus] RE: Pri BKNL!!
Date: Fri 01/30/04 02:24 AM

Estimata Gleb!

>Kial BKNL estas fasxista?? Hierarkia piramido, divido je homoj kaj brutoj, strebo al potenco, tralavado de cerboj, sklava senpaga 16-hora labortago en koncentrejoj, armitaj sturmotrupoj, violentaj punoj ktp. ktp. Cxu ne suficxas por nomi gxin fasxisma sekto??

Cxar vi ripetas en la supra alineo la FASXISMAN PROPAGANDON de niaj sxtataj fasxistaj prokuroroj. Mi bone scias, pri kio okupigxas PORTOS, kaj scias iliajn teoriojn. Do, laux la punkto: 1) hierarkia piramido estis ne plia ol piramido de sciencaj gradoj, aux piramido en ajna socia organizo kie ekzistas membroj kaj kandidatoj; 2) divido de homoj je veraj, kandidatoj, duonhomoj kaj simioj (ktp) estas ne pli ol sistemigo de kutimaj esprimoj kaj rilatas NUR gradojn de edukiteco - kaj vi tion BONE scias; 3) strebo al potenco estas oficiala celo de cxiuj politikaj partioj - do estas plene legxa celo en ajna demokratio; cetere, la celon PORTOS kiel proksiman konkretan celon ecx ne starigis; 4) tralavado de cerboj - vd. la supran punkton (la celo de cxiu plene oficiala politika partio); 5) 16-hora laboro estas la ideologia slogano, kies sencon necesas komence korekte kompreni, sed ne eltiti el la kunteksto (ja temas pri tio, ke la tuta agado de la homo, inkluzive sinnutradon, lernadon, purigon de dentoj ktp. devas esti celkonscia afero kaj pro tio - laboro); 6) "armita tacxmento" estis laux cxiuj atestoj - aliaj donitajxoj ne ekzistas ie ajn - oficiale ekzistinta cxe la Monskva registaro DND kun gaspistoloj (kiuj ja estas armilo NUR por sindefendo), kaj sporta trejnado pri pafado per pneuxmatikaj pafiloj (kiuj estas vendataj sen ajna permeso, mia filo kun siaj amikoj en gxardeno ofte okupigxas pri la samo kiel PORTOS - cxu ankaux sturmgrupo?); 7) punoj de diversaj gradoj jes, ekzistis; plejparte ties violenteco estis egala al tiuj en pioniraj tacxmentoj kaj sovetiaj fabrikoj, unu grava puno estis rekte pruntita el praktiko de SEJToj (enmanigo de pupo de "pigra simio" al la plej pigra homo - cxu ne similas al enmanigo de krokodilo cxe ni?), sed foje estis aplikitaj ankaux vipadoj per sxnuro (nur se la homo konsentis pri apliko de tio). Certe, la lasta punkto estas ne aprobenda, sed en pluraj organizoj oni tion ja faras (ortodoksaj monahxejoj, kazakaj tacxmentoj), kaj neniu nomas monahxojn kaj kazakojn "fasxismaj sektoj", kaj ne arestas-dispelas.

Krome, la cxefaj signoj de fasxismo estas 1) naciismo aux/kaj rasismo; 2) strebo subpremi cxiujn rivalojn en la tuta socio (komence - en sia organizo) malpermesante ideologiajn diskutojn. Nu, pri la unua afero ni ecx ne parolu, PORTOS estis organizo de internaciistoj sen ajnaj duboj. Pri la dua afero, sciu, ke ili cxiam alvokis al diskutoj kaj konkurado ekstere, kaj stimulis liberajn diskutojn kaj konkuradoj interne de la organizo (tie estis ecx du apartaj "partioj").

>Oni povas subteni BKNL aux ne -- estas privata afero de ajna homo, sed Gudskov ja nomas sin "anarkisto", do li devas batali kontraux totalismaj organizoj, sed ne helpi ilin!! Tion mi ne toleros!!

Gudskov vidas en PORTOS libere kolektigxintan komunumon de libervoluloj, kiuj organizas sian vivon laux propra maniero (kiel ili opinias pli bona), kaj ne petante permeson por tiu maniero de sinorganizado de iu sxtato. Do, la organizo estas formo de anarkia sinorganizo kaj formo de protesto kontraux sxtata tolalismo (cxu komunista, cxu liberala, ne gravas - ambaux malplinbonas). Do, Gudskov kaj SAT, kiuj konas la homojn, provante helpi al PORTOS, per tio batalas kontraux totalismo.

Do, estimata, ne estu "malica", kaj ne estu fasxisto, kiu subtenas subpremon fare de la sxtato, farigxanta toltalisma, de la homoj, kiuj nur volas vivi "ne kiel cxiuj", kiuj "ekdeziris strangajxon".

Estu minimuma humanisto: se al vi ne placxas ideoj de iuj homoj kaj/aux ilia vivmaniero (ankaux mi kun ili apenaux volus kunvivi, cetere, same kiel en israelia kibuco kiun PORTOS multe similas), tio ne estas kauxzo por ilin enkarcerigi, kaj homo kun nekripla konscienco cxiam strebas al liberigo de senkulpuloj, sendepende de iliaj opinioj. Rememoru la maksimon: "Mi malamas viajn ideojn, sed fordonos la vivon por ke vi havu eblecon libere esprimi ilin".

Nikolao Gudskov

Tags:

(Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

[ Next 20 entries >>]

Piĉismo Powered by LJ.Rossia.org