Piĉismo Below are the 9 most recent journal entries recorded in the "glebo" journal:
May 12th, 2006
06:39 am

[Link]

9 мая Муза пробил мне грамм метамфетамина, коим и нахерячились с Артуркой СМЕРТом до лёгкого передоза...
Больше суток рисовал обложку для ПОСЛЕДНЕЙ ЗИМЫ, ещё часов 12 писал рецензию для "La Ondo de Esperanto".




Кстати, Корженков уже часа 2, как в Каунасе...

А вот ещё один прекрасный пример низведения, курощения & дуракаваляния!!

Tags: ,

(Ты, дурак, думаешь, мы крамольничаем?? | Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

April 14th, 2005
01:46 am

[Link]

Recenzo por maja n-ro de "La Ondo de Esperanto"
Re: Finna venko jea - : )

DOLCHAMAR "Rebela Sono" KD - Donneville: Vinilkosmo, 2004.

Homaro, sciu: x-skribo ne plu modas, ĉar vica revolucia evangelio de Sankta Patriko (kun flamaj finnaj apostoloj) proklamas turnon al la h-sistemo Fundamenta (konstantaj vizitantoj del' ttt-ejo de Nikolao Griŝin ironie grimacetu)!!

Konscie romantikigante la lingvon amputitan de publikaj forumoj, virtualaj babilejoj kaj spamaj dissendolistoj, Dolchamar tamen anstataŭ celita originaleco fakte pagas oron por vitraj kolaĵoj (temas pri barbaraj korpornamaĵoj, sed ne pri la arto glubilda, kiel provas "neologismi" tiuj interretaj rebeluloj), ja kvankam malbenitaj supersignoj ne ĉiam sukcese tajpatas per komputilaj klavaroj, vere nur danke al la "senutilaj" ĉapeloj esperanto ekposedis propran vizaĵon, facile rekoneblan, distingiĝi el griza amaso da interlingvistikaj kadavroj, kien renversas nin "krejzaj" reformemuloj.

Ne mirigas do, ke ankaŭ ilies muziko similas milojn da samtipaj kolektivoj "alternativaj" blinde kopii usonan universitatan rokon (la titolo "Kr3yza festema injo" eĉ pure Nirvaneskas). Tamen ja diable bonege ludas (mi eĉ dirus, ke ilia nivelo superas multajn profesiajn bandojn samstilajn)!!

Ne malpli profesie agis la produktisto, uzinte aprobitan skemon: unu-du ŝlagroj komence ("Junaj idealistoj" -- vera himno del' nova esperantista generacio, en "Elektronika kompilo" iom similanta DEPECHE MODE, ĉi-foje refarita sub stilo de U2, kaj mirinde belega "Himno de Esperhe"), la resto del' albumo plenigitas per same energiaj, melodiaj, mezrapidaj dancaĵoj, sed similaj kvazaŭ ĝemeloj, jam sufiĉe ektedantaj ekde mezo del' disko.

La liriko kreitas per ege simpla lingvo, bone komprenebla al komencantoj, la temoj ŝajnas banali, sed oni certe kaŝis profundan ezoteran sencon, kiun ĉiu malkovru memstare. Sed tiu junulara "malkonvencia" ĵargono kun iksoj por 'ks', forigo de apostrofoj kaj kriplaj krokodilaĵoj kiaj "je" (eĉ "jea") en signifo "jes" (de la angla "yeah") ja abomenas. Krome Patrik metas akcentojn kiel oportunas ĝuste por li, sed ne kiel testamentis avo Ludoviko. Jen, jen, laboro por Zorhof!!

Malgraŭ ĉio tiuj pop-teroristoj kreis pli ol sukcesan komercan produkton, sed pozitivan ideologion por verdaj fanatikuloj de 21 jarcento!! Nepre klasikos...

Glebo MALCEV

Imported event Original

Tags: ,

(Ты, дурак, думаешь, мы крамольничаем?? | Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

March 2nd, 2005
12:58 am

[Link]

Похмельный высер для мартовского нумера "La Ondo de Esperanto"
NE PLU "LA BAMBA"...

ESPERANTO DESPERADO "Hotel Desperado: dekdu ĉambroj por amo kaj festo" KD - Donneville: Vinilkosmo, 2004.

Onidire ĉi-omaĝo al Quentin Tarantino ŝajnis neniam aperi en diska formo pro serio da ĉagrenigaj malfeliĉaĵoj (ŝtelo de akordeono, vagado tra kvar sonstudioj ktp.), nur titana peno de la armeo da idealistaj kunhelpantoj, inter kiuj enestas steloj de esperanta rok-sceno kiel Jomo kaj Martin Wiese (gasta ĉefkantado en du titoloj) kaj Dennis Rock Tamba (donacinta du kanzonojn), kies altruisma solidareco ne permesis fiaski al ĉi denaske agonianta projekto. Kaj mi senĉese demandas min: ĉu vere endis per la tuta kolĥozo tiri je oreloj tiom apatiajn kaj ettalentajn amatorojn nure pro la fakto, ke ESPERANTO DESPERADO malgraŭ krokodila nomo kaj terura franca prononco estas ne vica papaga kvako, sed pure raŭmisma ĝisostaĵo samkiel AMPLIFIKIPERSONE?!

La albumon komencas bela & energia "Ska ritmo"... Unue esperantan skaon uzis PIĈISMO ankoraŭ en "Esperantocore" de 1998, sed tiu bizara duonminuta parodio pli proksimas al t.n "power violence""kalifornia grinco". Ĉi-foje temas pri vera skaa ritmo -- gratulojn!! Malgraŭ evidenta melankolieco kaj depresiemo, la bandanoj tamen pli sukcesas en kreado de rapidaj dancigiloj kiel ŝpruca rokenrolo "Ne permesas" (denove gratulas). Sed blanka regeo kutime abomenas, do mi preferus, ke "Mi malbenas militon" ludu AFRIKA ESPERO. La resto de la disko elvokas nek laŭdojn nek malbenojn -- nur oscedojn. Bonas, ke la bando gustumas diversajn stilojn, sed ne sufiĉas majstreco por gluti.

Mi antaŭvidas aregon da koleraj fingroj en mian direkton, ja niaj fanatikuloj ne povas objektive juĝi la kanzonon kun almenaŭ unu vorto esperanta, tamen esperas, ke mia malica tono provokos la bandon krei ion vere grandiozan.

Ĉu iu memoras kiom aĉaj estis unuaj registraĵoj de DOLCXAMAR?? Nuntempe ili ludas samkiel profesia plenkreskula rok-grupo!! Sed pri tio legu sekvafoje...

Glebo MALCEV

Tags: ,

(Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

January 19th, 2005
02:19 am

[Link]

Вчера под белым для Корженкова для "Ondo" наваял.. в февральском номере будет...
PLAĈOS AL ĈIUJ...

KAJ TIEL PLU "Plaĉas al mi" KD - Donneville: Vinilkosmo, 2004.

Orelfrape VINILKOSMO denove sukcesegis: ĉi-foje ne nur eldonkampe, sed ankaŭ registrarte, ja tiom bela rezulto certe maleblus sen inspira atmosfero de novkonstruita esperanta studio kun alĥemiaj manipuladoj de Triboulet kaj Steff, trovintaj diafane varman sonon, samtempe intiman kaj energiplenan, samkiel mezepoka trobadora folkloro de la barcelona okopo.

Ekde unuaj taktoj evidentas alta majstreco de la muzikistoj (oni uzas gitaron, bason, violonon, violonĉelon, mandolinojn, flutojn, pentenkonkojn, perkutilojn, diversajn tamburojn ktp.), kies sperto facile kompreneblas, ĉar la historio de KAJ TIEL PLU komenciĝis ankoraŭ dum IJF-1986, kvankam depost la unua koncerto ĉe Castelfranco-Veneto en la bando fidele restadas nur sensa nuancoriĉa voĉo de Xevi, plejparto da KTP-anoj sufiĉe novas kaj junas, do verŝajne danke al ilia adoleska optimismo la disko stilas ne tute akademiece, sed iom simile strathipian petludon.

En la albumo troviĝas ĉefe tradiciaj kantoj: katalunaj, okcitanaj, kastiliaj kaj eĉ sefarda, iom distingiĝas ĥora "Ni kunvenas" el "Ruĝa Libro el Montserrat" kaj emocia romanco sur la poemo de Arthur Rimbaud, enestas ankaŭ 3 instrumentaĵoj kaj finalas saltiga "Anda ĥaleo" (kontraŭfaŝisma andaluza popolkanto el tempoj de civitana milito), kies ekzotikega teksto lasis min embarasi:

Mi veturis blendo-trajne
voje al Andaluzio.
Ĝin vidis Queipo de Llano
kaj ekforfuĝis pro tio.

Anda ĥaleo ĥaleo!
Fajfas la lokomotivo
Kaj Queipo formalaperos.

Atente traleginte la broŝuron, mi rimarkis, ke enhavo de pluraj kanzonoj restas por mi mistera. Ekzemple:

Vane fikajeras
lumina kuraĝo
de l' sulko galana
kiu floras en majo.

Ial mi dubas, ke ĉi-mesaĵo estas kastilia "Jabberwocky", krome supozas, ke "lireta liroo" estas ne rebuso, sed mallerta traduko (feliĉe, originaloj aldonatas).

Fek'!! Kion do mi skribas -- ja laŭdi intencis?!

Se honesti... Raras tiaj briliantoj eĉ inter eldonaĵoj de VINILKOSMO, kiu modelas en Esperantujo!! Plaĉas al mi...

Glebo MALCEV

Tags: ,

(Ты, дурак, думаешь, мы крамольничаем?? | Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

January 6th, 2005
05:51 am

[Link]

Вроде не опубликовано.........

La kovrilo ne gravas


Traleginte en maja kajero de “La Ondo...” recenzon de G.Malcev al disko de Mikaelo Bronstejn “Mia nomo ne gravas”, mi ne povis deteni min de reago. Mia opinio pri tiu disko de M. Bronstejn plene malsamas kun tiu de la recenzanto. Mi estas kontenta, ke akiris tiun ci diskon kaj plezure gin auskultas.


Bone konsciante, ke la sama ajo povas ne kontentigi ciujn gustojn, kiuj ciam estas variaj kaj neantauvideblaj, mi ne povas konsenti kun generala, preskau ne kasita malica tono de la recenzo. Krome, ec “malfacilas adekvate” kompreni la sencon de la unua alineo de teksto de s-ro G.Malcev, kie kun la apenau kaptata logiko estas miksitaj “Sovetia Esperanto-movado”, “rusa kulturo” kaj “necesejo”... Kaj vere la recenzanto bone scias la grandan “valoron” de troigo, kiam kulpigas melodiojn de M.Bronstejn en primitiveco kaj faras paralelon kun “europa multjarcenta trobadora tradicio”. Cu s-ro G.Malcev persone audis, kiel sonis la trobadoraj kanzonoj antau “multjarcentoj”?


Multaj melodioj, kreitaj de M.Bronstejn eble vere estas sufice simplaj, sed cu tio estas ilia malavantago? Ili estas kreitaj lau la legoj de genro de autora kanto. En plejparto de melodioj de bardaj kanzonoj en la rusa lingvo, el kiuj vere kreskis esperantlingva barda tradicio en Sovetio, estas uzataj ankau nur tri-kvar gitaraj akordoj, kaj tio tute ne malhelpas al ili esti popularaj kaj satataj de milionoj da homoj. Certe akuzoj pri “stelitaj melodioj” estas plena malvero, car M.Bronstejn neniam stelis melodiojn. Sed en la fruaj tempoj de sovetiaj e-tendaroj de 60-70jj oni ofte verkis vortojn al la melodioj de tutmonde konataj popularaj kantoj, estas dekoj da ekzemploj, sed neniu ja anoncis tiujn melodiojn kiel propraj. Kaj en la disko estas klare indikite, melodioj de kiuj el kantoj apartenas al la autoro, kaj kiuj ne.


Vere M.Bronstejn ne estas profesia muzikisto kaj neniam pretendis esti tia, kaj li ne “trejnadis kelkjardeke” gitarludi. Li ciam substrekis, ke liaj kreajoj ne estas belkantoj, sed nur la poeziaj tekstoj gitarakompane. Se trakti la plenumadon kaj kantadon - cu oni povas diri, ke sendube talentaj autoroj de bardaj kantoj en la rusa lingvo: A.Gorodnickij, Ju.Kukin, A.Galic estis lertaj kanzonistoj kaj gitaristoj? Tute ne! Ilia gitarludado “ja amatoris, spite kelkjardekan trejnadon”, “la vocoj ne eltenis kritikon”, sed milionoj da satantoj de autora kanto plezure auskultis ilin, same kiel multaj adoris kaj gis nun adoras B.Okudjava, kaj preferas auskulti liajn kanzonojn en plenumo de la autoro mem. La samon mi povas diri pri la plenumado de M.Bronstejn de siaj kantoj, kiun ne akompanas “lerta plukado de gitarkordoj”, sed en kiu estas neripetebla carmo kaj pozitiva energio, kiu kvazau varma ondo disvastigas de li al la auskultantoj. Kaj li ne predikas, sed gojigas, plenigas la korojn per bono. Mi des pli rajtas aserti tion post okazigita en nia urbo Jekaterinburg renkontigo “Esperantista Printempo en Uralo”, dum kiu M.Bronstejn prezentis siajn kantojn. Ciuj partoprenintoj de la renkontigo bonege akceptis lin kaj taksis la koncerton de M.Bronstejn per la plej alta poento en disdonitaj al ciuj Reflektaj tabeloj, kie oni taksis ciujn programerojn de la renkontigo. Tiu fakto ankorau foeje konfirmas la emon de la rusia esperantista publiko daure auskulti kantojn de M.Bronstejn, kaj la opinio pri liaj kantoj, kiun eldiris s-ro G.Malcev, estas plej versajne escepto. Simile ciaspecaj etmensuloj prisemas la vojon de la elstaraj personoj - ja estas konate, ke ju pli videbla estas homo, des pli facile li povas esti atakata.


Eble la kovrilo de la disko ne estas placa al iuj, sed cu gravas supraja aspekto (kiel ofte oni akiras belpakitajn varojn kun malkonvena enhavo)? Gravas ja enhavo!


Kaj fine - min indignis ankau provo de G.Malcev trovi parencecon inter la arto de autora (au barda) kanto kaj prizona kulturo. Tia komparo signifas, ke la recenzanto tute ne komprenas kaj ne satas generale la bardajn kantojn, kvankam arogis taksi ilin.


Viktor Kudrajvcev Jekaterinburg

Tags: ,

(Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

04:59 am

[Link]

Disko diable bonega



    Elektronika Kompilo: K-disko. — Donneville: Vinilkosmo, 2002. — 16 tit. — 70:55 min.
Finfine, post trijara kompilado, Vinilkosmo eldonis antaŭlonge anoncitan kompaktdiskon kun aktuala elektronika muziko en esperanto.

Tamen altfruntaj okulvitruloj povas pacienci pri siaj monujoj. Ĉi tiu plasta rondeto entenas nek rompkoron, nek bruon, nek mikroondon, nek alian specon de moderna avangardo, sed tio ne signifas ĝian mankon en Esperantio. Reprezentantoj de t.n. “idiota elektroniko” (Piĉismo, Klingo, Teulo kun Tegumo kaj Al Mi Plaĉas la Maŝinoj) ignoris tiun gravan historian eventon: unue, pro naiva nescio, sed ĉefe pro estetikaj kialoj.

Krome, Floreal Martorell, kiu fine iĝis profesia esperantisto, devas vendi iom pli ol 20 ekzemplerojn (kutima eldonkvanto de ĉiutempaj eksperimentuloj) por vivteni la edzinon kaj la infanojn.

Do, temas pri komerca danca pop-muziko: tekno, trenco, denco, drumenbaso kaj triphopo. Iom eksmoda, sed amase ŝatata. La disko estas ege bone produktita, kiel ĉiuj eldonaĵoj de Vinilkosmo. Teknika nivelo de la partoprenantoj same estas sufiĉe alta, t.e. ili bone regas siajn komputilojn, sintezilojn kaj midi-klavarojn. Kio okazas en iliaj kapoj, mi do provu priskribi:

LUNATIKO: polia duopo, fanatike kristanema. Revas pri propra Kriŝnalokao (vere postmorta) kun eterna sunleviĝo kaj stelitaj PIVuloj harmonie brakumantaj. Muziko por televida futbalo.

DOLCXAMAR: finnia kvazaŭrok-bando, sonas kiel Depeche Mode. Ne mirige, ĉar kantas kaj ideologias anglo — Patrik “La Malbonulo” Austin (ĉu filo de panjo Manjo?). Same arde religia kredo al Fina Venko, al Nova Jerusalemo kie neniu maljuniĝas. Emocioj trodozas.

ANDREAS VIKLUND: se ĉi-kanto estus en la angla, ĝi sendube vendiĝus en milionoj da kopioj!! Profesiege majstrita kaj diligente polurita, kun neimageble bela melodio, iom similetosa al tiuj de Marusha. Tiel sonas feliĉo.

DĴ KUNAR: monotona depresia malfeliĉo kaj Levilkartoj.

MAGNUS: posteulo de Enigma. Vulgarigita jezuitismo.

DĴ ROĜER: abomena popaĉo, orelbora kaj stultiga. Flo, ne pafu en min!!

ASORTI: postmodernisma idolo el litovia Ĉernobilo. La muziko por vilaĝaj diskotekoj. Litovoj terminas tiun fenomenon “pukas”, poloj — “disco polo”. Ĉarma kaj terura.

SOLOTRONIK: fama hispana mistikulo: foje ĉagrena, foje meditume ambienca, foje eĉ restoracia, sed neniel danciga. Stranga miksaĵo de stiloj, kulturoj, altspirita ezoterismo kaj raŭmismaj kisludoj. Jomo teknas, Solo rokas, Emily brilas... Knedu min, fraŭlino!!

MHZ: argentina duopo, tiom kriple bizara, ke plej verŝajne necesas atendi vomigan remikson de ilia robota muzako fare de iu el “idiota elektroniko”.

KRIO DE MORTO: oldaj polaj punkoj ekhardkoris. “Frenezo estas graca stato...” Ŝajne la plej interesa kanto...

Se post legado de supraj linioj vi ekopiniis la kompilon senuza peco da merdo, do vi tamen eraras. La disko ja diable bonegas!

Se vi aŭdus mian ĝojan “ŭaŭ” tuj post la unuaj “umca-umca” de lunatika epistolo... Ĝin akiru ne nur kolektantoj de ekzotikaj raraĵoj kaj esperanto-bibliotekoj.

La Elektronika Kompilo estu ĉefa amuzilo por tutnokta ebrieta dancado dum junularaj aranĝoj, kondiĉe ke la klubo kompilu 18 eŭrojn (plus poŝtelspezoj).

Rekomendindas!!

Glebo Malcev (Ukrainio/Litovio)

La Ondo de Esperanto. 2003. №7 (105)

Tags: ,

(Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

04:57 am

[Link]

Lia muziko ne gravas


Bronŝtejn, Mikaelo. Mia nomo ne gravas: KD, — Moskvo: REU, 2003. — (Oraj Kantoj; №5).

Malfacilas adekvate percepti la kreaĵojn de Bronŝtejn sen profunda kono pri simboloj de la sovetia Esperanto-movado, do se vi neniam spertis tutnoktan “legadon” apud lignofajro — plej verŝajne vin embarasos, kial en certaj rondoj oni opinias lin genio. Eĉ similetosa bardo sen barbo, Georgo Handzlik, estante reprezentanto de frata nacio (poloj opinias sin grandaj specialistoj pri la rusa kulturo, sed kapablas miri, ke rusoj ne lavas la manojn post necesejo), pluse malnova admiranto kaj amiko de Mikaelo, en sia enkonduko ne riskis “priskribi lian arton” (tion sukcesis Ĵak Le Puil, tamen senanalize).

Kompare kun eŭropa multjarcenta trobadora tradicio, Bronŝtejnaj melodioj ja primitivas (ofte eĉ ŝtelitas), la gitarludo ja amatoras (spite kelkjardekan trejnadon), la voĉo ne eltenas ajnan kritikon, sed milionoj da rusoj trovas nenion strangan kaj malhonoran, se en la kanto multe pli valoras la teksto, ol la resto.

Kiam dum la 60aj jaroj okcidentan civilizon skuis hipiaj hordoj, psikedela roko kaj seksa revolucio, en USSR okazis similaj procezoj: teknokrata intelektularo amase fuĝis en senlimajn sovaĝajn arbarojn, kie en atmosfero de absoluta libero kreiĝis specifa barda kulturo, parenca al malsamdevena prizona popolarto. Renaskiĝinta post la stalinaj reprezalioj, la esperantistaro estis sub forta influo de tiu turisma movado (krome tiama duonleĝa SEJM ne havis pli taŭgan rimedon por agado), tio kaŭzis logikan evoluon al eskapisma ermita sekto, kies profeto iĝis Bronŝtejn.

Tiu pretervola izolo, kiam aŭtoroj eĉ ne revis pri internacia publiko (“Ŝipoj Don' kaj Magdalena al kongres' ne prenas min!”), sed strebis pli intiman influon al sametnaj samideanoj, naskis unikan miksan dulingvan esprimstilon per vulgaraj krokodilaĵoj, t.n. “junularaj ĵargonoj” aŭ cirila alfabeto (pro severa kontrolo de ĉiu latinlitera tajpilo); eĉ uzinte literaturan Esperanton oni tiom rusigis ĝin, ke ties verkoj aspektis frenezege ekzotike por alilingvanoj (simile okazis en maŭisma Ĉinio).

Bronŝtejn pekis per diversaj provincismoj: la plej kriplas aligatora “Mi diras al ŝi…”, aŭ almenaŭa provo imagi misterajn leporetojn, kiujn rerida suno ĵetas al milda postpluva silent', povas konfuzi iun ajn ie ajn, ja la mondo ŝanĝiĝis, sed la vortoj el la kantoj ne plu forĵeteblas.

En la disko kolektitas verkoj de ĉiuj periodoj: ekde romantika SEJM-erao, tra stagna ASE, perestrojko/glasnosto, kriminala kapitalismo, ĝis la plej freŝaj. La poezio plejparte bonas, foje eĉ bonegas (aparte menciendas Radikoj de l' dubo). Temoj varias de movada folkloro (Novaj kondiĉoj, Amazonka, amuzega Kanto de “leganto” k.a.) ĝis eternaj demonoj de rusa poeto (kiu ofte samtempe hebreas). Malsukcesas imitaĵoj de Amzejev kaj Baghy, samkiel vere terura kovrilo, aspektanta kvazaŭ aĉa mimeaĵo, malgraŭ luksa papero kaj profesia presejo.

En ses kantoj helpis kunkanti/kungitari sep junaj gesteloj de EOLA, do dum regas arkaikaj SEJManoj, SEJMemuloj kaj similuloj, vere sennacie muzikos en Ruslando ĉefe bohemaj papagoj.

Glebo Malcev (Litovio)

La Ondo de Esperanto. 2004. №5 (115)



Imported event Original

Tags: ,

(Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

04:54 am

[Link]

Ĉu vi ĝuste tion revas?!


Anjo Amika. Bela revo: KD. — Kooperativo de Literatura Foiro, 2002.


Post la unua traaŭskulto de ĉi albumo mi ekkaptis teruran depresion — tiom sensencaj kaj iluziaj iĝis ĉiuj revoj kaj idealoj!

La disko sonas ege dekadence (eble spite intencojn de ties kreintoj) danke al la plej ĉagrenaj melodioj en la mondo, mortpale astraleskaj voĉoj de Anna Lászay, Mária Permai kaj Gyöngyi Mézes, mediuma malhelo de la sintezilo de Miklós Teleki kaj eĥaj efektoj de la sonstudio de Hungara Radio, kiuj sukcese imitas atmosferon de funebra meso. Plie eĉ enestas klasikaj religiaj kantoj kun akompano de vera kirka orgeno de urbeto Ocsa.

Do, la muzikistoj spertas kaj inspirplenas, la poezio altnivelas, la prononco perfektas… Bedaŭrinde la kovrilo fuŝas, tekstara broŝuro mankas, la titollisto presitas dufoje (kial?)…

Malgraŭ la freŝa eldono, tiu Bela Revo povus aperi antaŭ dudek jaroj — nenio memorigas pri la diĝita erao de la nova jarmilo. Se vi sentas nostalgion pri la okdekaj jaroj, do vi certe ŝatos Anjon Amikan. Pli logike estus realigi ĝin vinile aŭ kasede, sed tiuokaze ĉi albumo iĝus malatingebla por junaj adeptoj de la estingiĝanta gotika modo, kiuj ankaŭ arde aprezos la diskon. Ceteraj aŭskultu nur enlite kun amata virino, kondiĉe ke ŝi jam mortas kaj vi havas lastajn minutojn por adiaŭaj kisoj antaŭ kugli en propran tempion. Vi ja ĝuste tion revas?!

Glebo Malcev (Litovio)

La Ondo de Esperanto. 2004. №3 (113)

Tags: ,

(Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

December 31st, 2004
05:27 am

[Link]


Eble teksto ne gravas….


Piĉismo. Discografia 1993–1997: Subita merdo, Buĥtismo, P.P.P. — Sankt-Peterburg: ШSS; Minsk: No Manipulation, s.d.

Piĉismo. La kasedo kun tiel provoka vorto havas same neordinarajn kaj originalajn enhavon kaj kovrilon. Sciante, ke la muzikaĵoj apartenas al “punka kulturo” apenaŭ konata precipe inter la esperantistaro, mi antaŭvidis fuŝe kompilitan muzikan aŭ malmuzikan bruaĉon kaj supraĵe faritan kovrilon kun nekompreneblaj signoj.

Tamen ne tiel!

La kovrilo de la kasedo min agrable plezurigis. Sur eta paperfolio mi trovis kaj diligente skribitajn tekstojn de ĉiuj kanzonoj, kaj detalan liston de la muzikistoj kun ties roloj, kaj originalajn ilustraĵojn, kelkaj el kiuj estis amuzaj, kelkaj — misteraj kiel pentraĵoj de I.Bosch. Tie estas ankaŭ portreto de la fama Karolo Piĉ, kies familia nomo tiel koincidas kun la albuma titolo. Mi sincere ridis, spektante la seriozegan barbulon sur motorciklo kun kandelo anstataŭ lanterno. Tiu virego plene taŭgas por ilustri la neforgeseblan —


Mi estas rusa hom'
Kun barb' arbusta…
Do la punkoj laŭ la indikoj atente rilatas al la aŭtoraj rajtoj kaj zorgas pri eventuala aŭskultanto, kiu legu la tekstojn, se la vortoj ne estas klare distingeblaj post unuafoja aŭskultado. Tio estas pardonebla, kiam la muziko estas viva, dum koncerta aŭ studia plenumado kun realaj tamburaro, perkutinstrumentoj, tradicia triopo da elektronikaj gitaroj, sed tute ne ties ekvivalento muzikkomputila kastrita. Ne mankas ankaŭ la misbilanco de la amplifikiloj kaj karakteriza fajfado de la aparataro.

Due — la eldonantoj zorge gardas la historion de la punka esperantista kulturo. Malgraŭ eta spaco estas diligente klarigite: kie, kiam, kun kies helpo estis registritaj la koncerteroj. Tio estas bona instrua ekzemplo — kiel necesas aranĝi ornamaĵojn de muzikaj albumoj, kio mankas, ekzemple, ĉe nialandaj Oraj Kantoj. Ja muzika albumo, krom specimeno de kulturo estas parto de historio. Kaj al historio endas rilati zorge.

Trie — estas interese, ke kelkaj kantoj estas verkitaj en planlingvoj Ido, Volapük, Intal. Tio montras ke la centra esperantista punko, Glebo Malcev, konas abocon de interlingvistiko. Interlingvistiko kaj punkoj-esperantistoj — jen grimaco de la moderna Esperanto-movado.

Du partoj de la albumo nomiĝas A: Subita merdo (tiu titolo komentojn ne bezonas), kaj B: Buĥtismo — ne libera traduko de rusa buĥtenije, sed plia prunto el la heredaĵo de la Litomiŝla Majstro.

Mi ne aŭdacus profunde analizi el la muzika vidpunkto la programerojn en la parto B. Mi opinias, ke tiujn sonojn akompanas iuj ritaj agoj, kiujn necesas spekti por pli bone kompreni aŭ pli sincere priridi. Fragmentoj de tiu sonaro parte similas al solista muzikartefiko per tamburaparataro, parte al provludo de basgitaro, kaj plejparte al tiel nomata “etna ĵazo”, (alinome: “ekologia ĵazo”) abunde spicita per fiziologiaj sonoj — jelpoj, ronkoj, furzoj k.s. Ĉio ĉi estas prezentita kun fajra eksploda energio, premo, forto, fluo — kio en la ruslanda ĉirkaŭrokmuzika medio nomiĝas per la angla vorto “drive”. La tekstojn oni prefere ne citu; sufiĉas diri, ke la vorto “merdo” estas eble la plej ofta, sed ne la plej drasta en la tekstaro.

En la parto A estas bona rokenrola muziko — ne fajna, ne virtuoza, sed viva, sincera kaj energia. Ĝi estas iom simpla, sed bona eĉ nur pro tio, ke estas plene kontraŭa ĝenro ol tio per kio nin nutras televido kaj radio. Glebo Malcev kaj lia grupo per siaj muzikaj ekzercoj kaj eksperimentoj estas multe pli sincera ol mielozaj teleproduktaĵoj de la ruslanda “Stelfabriko” — ekzemple, kvazaŭrokmuzika grupo Korni, Glukoza, Fabriko kaj aliaj belinoj de ambaŭ seksoj kies plej alta muzika kapablo estas kapablo montri sin laŭeble nuda.

Per siaj kruelaj kaj frenezaj ritmoj Malcev kun la bando kvazaŭ prikraĉas tiun amasan muzikkulturon. La ritmo kaj akompano ŝajnas tradiciaj por la punka roko. La gvidan linion donas ritma (akompana) elektronika gitaro, uzata ankaŭ sen elektronikaj efektoj (pura ritmo), same kiel laboranta en preskaŭ simila stilo legenda sovetia grupo DK (Esposito Fil, Junulara klubo 1983), ankaŭ kun efekto de siblo (fuzz). La lasta ŝajnas esti pli tradicia por similstilaj grupoj (Putti, GrOB, Pauk). La kanto Anarkio en UK ritme kaj melodie estas absolute simila al tiu de Avo Reagan de Putti (1983). Sed muzikaĵoj de Malcev ne estas malpli primitivaj ol tiuj de Putti kaj GrOB de antaŭ 20 jaroj. Parte pro tre lerta tamburaro, parte pro efekto de “krio de birdoj” farata de la gitaro solanta. Tiun gitaran efekton unue mi sukcesis aŭdi en la muziko de Tuĥmanov en Laŭ ondo de mia memoro (Moskvo: Melodija, 1976) (“Mi malrapide venas vian kabineton”). Sed en muzikaĵoj de la albumo tiaj gitaraj “segoflugoj” aperigas sovaĝan kaj malican nuancon.

Mi ricevis impreson, ke la grupo penas samtempe timigi la aŭskultanton, kaj ridigi ĝin. Salutan tradician ekkrion “hoj!” mi ĉiam akceptis nur kun rideto, ĉar ĝi asociiĝas kun simile sonanta rusa vorto. Ankaŭ la kruela ridego kaj fiziologiaj sonoj elvokas nur ridon sinceran kaj senkoleran. Aŭskultinte la albumon, mi kvazaŭ trafis en provludadon de lerneja ensemblo de la jaroj 1970aj — same ne tre virtuoza muziko, same spicaj ŝercetoj, same fiziologiaj ridigaj sonoj. (Mi esperas pri subteno kaj komprenemo de la Onda redaktoro, kiu antaŭ tridek jaroj provis petoli kun basgitaro en simila grupeto.)

Mia novosibirska esperantista amiko rakontis, kiel li ĉi-jare aĉetis K-diskojn en butiko. Kiam li petis montri diskojn de Putti, tre ŝatata en Siberio, li subite aŭdis raŭkan bason de malantaŭe:

— Ulo, ĉu ci intencas aĉeti tiun merdon?

Mia amiko turnis sin al la voĉo kaj ekvidis ke lin alparolis Pozdnjakov mem — la gvidanto de la grupo. Ĉi tiu epizodo montras la esencon de la punka movado kaj de ties rilato al sia propra kreado.

Sed la “fiziologia ĵazo” ekzistas, kaj do estas kaŭzoj por tio, kaj do estas personoj kiuj ridetos kompreneme aŭskultinte histrionan bason, kiu voĉas Esperante: “Korespondi dezirasss!!!”

Aleksej Birjulin (Ruslando)

La Ondo de Esperanto. 2004. №8–9 (118–119)

Tags: , ,

(Ты, дурак, думаешь, мы крамольничаем?? | Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

Piĉismo Powered by LJ.Rossia.org