Войти в систему

Home
    - Создать дневник
    - Написать в дневник
       - Подробный режим

LJ.Rossia.org
    - Новости сайта
    - Общие настройки
    - Sitemap
    - Оплата
    - ljr-fif

Редактировать...
    - Настройки
    - Список друзей
    - Дневник
    - Картинки
    - Пароль
    - Вид дневника

Сообщества

Настроить S2

Помощь
    - Забыли пароль?
    - FAQ
    - Тех. поддержка



Пишет Valentin Melnikov ([info]vmel)
@ 2008-05-13 15:54:00


Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Entry tags:e-movado, meditoj

Трёхэтажные фразы -- Trietaĝaj frazoj
Что такое трёхэтажный мат – знают все, говорящие по-русски. Объяснения, а тем более примеры, излишни...
Однако я с немалым удивлением обнаружил, что трёхэтажным бывает не только мат...

Есть у нас такая странная ассоциация* – Российский Союз Эсперантистов. Состоит из полутора десятков «активистов», периодически собирающихся на конференции и избирающих друг друга в Правление, и списка из полутора сотен фамилий, большинство из которых нигде кроме этого списка в связи с эсперанто не упоминается. Эсперанто-движение в России слабо связано с РоСЭ...

* официальный термин Landa Asocio трудно перевести дословно: ну как по-русски будет прилагательное от слова «страна»?..

Президентом РоСЭ уже в 3й раз «избран» весьма примечательный деятель, А.Г. Каждый раз перед конференцией он заявляет, что работать не может и не хочет. Когда большинство кандидатов берут самоотвод, понимая, что реально ничего изменить в системе невозможно, А.Г. берёт слово последним и тоже делает вид, что хочет взять самоотвод. Его дружно упрашивают остаться, а ему только того и надо...
Так вот, любимое и главное его занятие на эсперанто-встречах в течение последних 10 лет – “komuna revado”, т.е. совместное мечтание (-ad- – суффикс длительного действия) о Всемирном Эсперанто-конгрессе в России (такие конгрессы проходят ежегодно с 1905, в СССР и России не проводились ни разу, один из лучших конгрессов прошёл в 2005 в Литве)... Несколько лет назад, говоря о целях и задачах эсперанто-движения, он употребил замечательную фразу: “Ni devas klopodi strebi aspekti...” – «Мы должны стараться стремиться выглядеть...» (такими-то, не суть важно). Вот так, не быть, и даже не просто выглядеть...
А только что, продолжая носиться со своей любимой идеей, он упомянул, что Москва – город очень дорогой, и успех возможного конгресса во многом зависит от финансовой поддержки властей, и эта поддержка – laŭvorte jam antaŭpromesita, на словах уже предварительно обещана...

En la rusa lingvo ekzistas grava tradicio de obscenaj sakroj. La radikoj malmultas, sed per diversegaj afiksoj oni kreas vortojn, kapablajn en kunteksto anstataŭi ajnan nocion, kiel “zozo”. Frazojn kun kelkaj obscenradikaj vortoj oni tradicie nomas “kelk-etaĝaj”, plej ofte uzeblas trietaĝaj sakraĵoj.
Tamen evidentiĝis, ke trietaĝaj povas esti ankaŭ alispecaj frazoj...

Ekzistas tiu stranga asocio* – Rusia Esperantista Unio. Ĝi konsistas el dekkvino da “aktivuloj”, regule kunvenantaj en konferencoj kaj elektantaj el sia malvasta rondo la Estraron, kaj listo el ĉ. 150 nomoj, plejparto el kiuj troveblas en neniu alia E-lingva fonto. E-movado en Rusio ekzistas/vegetas sendepende de REU...

* en la rusa lingvo ne ekzistas adjektivo de la vorto “lando”, kaj se derivigi ĝin laŭ formalaj reguloj, ĝi sonos precize kiel “stranga”. Tial, tradukante la terminon “Landa Asocio”, oni povas kalemburi...

Kiel prezidento de REU jam 3-an fojon estas “elektita” rimarkinda (kaj fama) persono, A.G. Ĉiufoje antaŭ konferenco li deklaras, ke labori li ne volas kaj ne intencas. Kiam plejparto de kandidatoj rezignas, komprenante ke nenio ŝanĝeblas en la sistemo, A.G. eliras laste kaj ŝajnigas, ke ankaŭ li emas retiriĝi. Oni petegas lin resti, kaj li ja nur tion bezonas...
Do, lia plejŝatata kaj ĉefa okupo en E-aranĝoj dum lastaj 10 jaroj estas “komuna revado” pri eble iam okazonta Universala Kongreso en Rusio... Antaŭ kelkaj jaroj, parolante pri celoj kaj taskoj de E-movado, li uzis bonegan frazon: “Ni devas klopodi strebi aspekti...” (tiaj kaj tiaj, ne gravas). Jene, ne esti kaj eĉ ne simple aspekti...
Kaj ĵus, daŭre gurdante la ŝatatan ideon, li menciis, ke Moskvo estas tre multekosta urbo (...) kaj UK ĉi tie ne povas sukcesi sen tre malavara [registara financa] subteno (laŭvorte jam antaŭpromesita)...

Imported event Original



(Добавить комментарий)


[info]zmila@lj
2008-05-13 09:31 (ссылка)
"Deziri komenci labori - estas diagnozo." mi iam uzis tion kiel mian subskribon :)

(Ответить) (Ветвь дискуссии)


[info]vmel@lj
2008-05-13 09:34 (ссылка)
Jes, tamen vi konstruis nur du etaĝojn... ;)

(Ответить) (Уровень выше)


[info]slobin@lj
2008-05-13 10:08 (ссылка)
"Ускорение темпов роста повышения производительности труда".

... Оптимист - это хорошо проинструктированный пессимист ...

(Ответить)


[info]slobin@lj
2008-05-13 10:11 (ссылка)
А что до "странной ассоциации" -- я однажды запнулся, синхронно переводя слова известной песни и дойдя до "tendaraj kantoj". "Лагерные песни" -- это какая-то странная ассоциация. ;-)

... Он дивен, палиндром, и ни морд, ни лап не видно ...

(Ответить)


[info]andreo_t@lj
2008-05-13 15:07 (ссылка)
И какие же выводы мы сможем захотеть решить сделать?
Какой выход возможно стремиться пытаться начать искать?
:)

(Ответить) (Ветвь дискуссии)


[info]vmel@lj
2008-05-16 06:13 (ссылка)
Смех смехом, но именно такие у РоСЭ методы "работы".
Ротация президентов пошла по третьему кругу, ничего реального не делается, только протоколы пишут. 15 человек собираются на конференцию, 10 из них голосует, чтобы в 3й раз "избрать" президентом того, кто в свои прошлые периоды президентства абсолютно ничего не делал... и верят, что этим они выражают волю всех российских э-истов.
И выхода нет: эти "пожизненные члены правления" сами добровольно власть не отдадут, чужого в свой круг не впустят (да и не смогут 1-2 новых человека что-то реально сделать против воли большинства, крепко держащегося друг за дружку), создать альтернативную ассоциацию невозможно (УЭА по уставу признаёт лишь одну ассоциацию от каждой страны). Невозможно даже распустить эту "странную ассоциацию" - по уставу для этого требуется 2/3 или 3/4 (не помню точно) голосов _всех_ членов, большинство которых существует лишь на бумаге, даже не зная о своём членстве (руководитель клуба прислал список в правление, и всё)...

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]andreo_t@lj
2008-05-18 10:37 (ссылка)
Saluton Valentin,
Malgraŭ la ŝerca formo, mi demandis serioze.
Mi ne tre bone estas konata ĝuste kun la agado de rusia asocio, sed kiel mi povas vidi, la problemoj samas en diversaj lokoj. La problemo - "kion fari" - estas unu el plej gravaj.
Mi ne scias, cxu organzo de UK estas plej grava celo de landa asocio, sed kial Vi opinias, ke tio ne eblas en Rusio?
Kiujn celojn kaj kian agadon Vi opinias decan por landa asocio?
Ĉu vere esto en landa asocia registaro estas tiom profito- aŭ privelegiodona por strebi tien trafi per ajnaj rimedoj?

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]vmel@lj
2008-05-19 09:42 (ссылка)
> Mi ne scias, cxu organzo de UK estas plej grava celo de landa asocio, sed kial Vi opinias, ke tio ne eblas en Rusio?

Mankas kontaktoj kun la registaro, mankas homoj pretaj, dezirantaj k scipovantaj labori.

Komparu kun Litovio.

> Kiujn celojn kaj kian agadon Vi opinias decan por landa asocio?

Ĉiel apogi k disvastigi E-on. Instrui k apliki la lingvon k kulturon, sed ne "etosumi" en kutima malvasta rondeto.

> Ĉu vere esto en landa asocia registaro estas tiom profito- aŭ privelegiodona por strebi tien trafi per ajnaj rimedoj?

Al ili ŝajnas, ke ili estas lande, eĉ monde gravaj personoj.
Iluzia potenco logas...
Tio jam estas psikologia afero...

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]andreo_t@lj
2008-05-23 19:37 (ссылка)
> Ĉiel apogi k disvastigi E-on. Instrui k apliki la lingvon k kulturon, sed ne "etosumi" en kutima malvasta rondeto.

Al mi ŝainas, ke la plej grava problemo estas ĝuste tio, ke la lingvo estas plej aplikebla nur "en kutima malvasta rondeto". Kaj "etosumi" - estas unu el plej vaste uzataj aplikoj de ĝi.
Tio estas iu "sorĉita rondo".
La lingvo ne estas vaste uzata, ĉar estas malmulte da sferoj de ĝia apliko. Kaj, kontraŭe, la sferoj malmultas, pro malvasta uzado de la lingvo.

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]vmel@lj
2008-05-26 05:09 (ссылка)
Jes, k por likvidi tiun "sorĉitan rondon" - oni devas zorgi pri disvastigo de E-o, k pli vaste apliki ĝin.
Se nenion fari k nur fanfaroni - nenio okazos... sed AG evidente kredas, ke por lia vivo sufiĉos...

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]andreo_t@lj
2008-05-26 06:14 (ссылка)
Al mi ŝajnas, ke disvastigo de E-o bremsas plejparte ne pro ies fuŝa agado, sed pro manko aŭ malgranda kvanto (kvalito) de ĝiaj apblikeblecoj.
En Sovetio, kie E-o estis unu el malmultaj eblecoj por eksterlandaj kontaktoj, kvanto de dezirantoj ĝin studi estis ege pli granda ol nun.
Kiu nun studas Esperanton?
1. Homoj, kiuj bezonas komunikadon (etosumadon).
2. Homoj, kiujn interesas la lingvo mem, E-literaturo aŭ tradukado.
Kvanto de ambaŭ grupoj estas limigita.
Problemo estas, ke la lingvo tute ne estas aplikebla kaj utila en ĉiutaga(eksteresperantuja) vivo. Sen solvi la problemon nenio ŝanĝiĝos.

Mi opinias, ke disvastigo de E-o ne nur koncernu la agiton kaj instruadon, sed ankaj enigon de la lingvo en ĉiutagan vivon. Ne nur en arton aŭ kulturon.
Plej facile, mi opinias, estas fari tion uze de interreto. E-igante diversajn informresursojn utilajn por homoj. Sed kiuj ne ĉiam estas alireblaj en diversaj lingvoj. Ekzemple, oficialan aŭ urban informon, celitan al eksterlandanoj, tranporthorarojn, turisman informon (ne nur de E-turistejoj) ktp.
Enkadre de la ideo ni kun mia patro esperantigis TTT-ejon de senpaga kontraŭvirusa servo de DrWeb http://www.freedrweb.com/?lng=ep
Por tiu agado ne estas tre bezonata apogo de E-estaro (samkiel por fari literaturajn tradukojn). Tamen, en multaj kazoj ĝi certe utilus.

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]vmel@lj
2008-05-27 10:41 (ссылка)
Jes, k mi penas tiel disvastigi E-on sentrude.
Jen, ekzemple:
http://news.metro.ru/useesper.html

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


(Анонимно)
2008-05-27 11:27 (ссылка)
Jes. Estas bona ekzemplo.
Kaj, mi opinias, ke kiam koncerne de simila informo "kvanto transiros al kvalito", ĝi estos grava argumento por E-o.

(Ответить) (Уровень выше)


[info]aandrejpe@lj
2008-05-16 04:06 (ссылка)
Brunŝtoncite, "ĉu ekas la fino aŭ daŭras komenco?".

La revo okazigi UEA-kongreson Ruslande memorigas pri SEJTaj revoj pri "oficialiĝo" kaj ĝojaj reagoj al la fakto ke, BorisKolkercite (propraorelaŭdite) "pri niaj tendaroj SKRIBAS la gazeto Pravda" (post la furora SEJT en Krasnojarsko en 1979). La simptomo de la malsano fakte trudata je la popolo estas variaĵo de "sed balete ni avancas la tutan planedon...".

(Ответить) (Ветвь дискуссии)


[info]vmel@lj
2008-05-16 06:17 (ссылка)
Ja, Grigorjevskij minimume ekde 2000 en ĉiuj tendaroj okazigas "komunan revadon" (ĝuste tiel oni skribas enprograme!) pri okazUnta UK en Rusio. Iaj paroloj fakte komenciĝis jam komence de 1990-aj.
Jen, nun finfine en Moskvon venas Osmo Buller (min tre interesas - kiu pagis lian vojaĝon). Li certe estas homo saĝa k komprenas ke UK en Moskvo ne eblas - sed onidire en UEA estas kelkaj personoj kiuj tion arde deziras... Nu, ni vidu.

(Ответить) (Уровень выше)


[info]silly_sad@lj
2008-10-11 14:23 (ссылка)
спасибо, поржал.
очень тонкий руководитель ! - воздействует на третью производную...

(Ответить)