Что? Где? Когда? -- Kio? Kie? Kiam? 9-10 марта в Москве прошёл очередной, 8-й Чемпионат России по игре «Что? Где? Когда?»
Те, кто сам играет в ЧГК, могут дальше не читать – ничего нового я не скажу.
( Для тех, кто смотрит «Что? Где? Когда?» только по телевизору )La 9-10-an de marto en Moskvo okazis vica, jam la 8-a Ĉampionado de Rusio pri la ludo “Kio? Kie? Kiam?” Por ne ripeti longajn klarigojn pri esenco de la ludo, legu en Vikipedio:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kio%3F_Kie%3F_Kiam%3F_%28sporta_varianto%29Nia teamo – “Nesprosta” – dividis la 8-9-an lokojn. La rezulto ne tre altas (antaŭ du jaroj ni estis ĉampionoj de Rusio), sed ni estis en ege malfortigita konsisto: nia kapitano Anatolij Belkin kaj unu el plej gravaj teamanoj Dmitrij Lurje estis senigitaj je ludo-rajto pro absurda kalumnia denunco. La akuzo ne nur ne estis pruvita – ĝi eĉ ne estis klare vortumita oficiale. Ho ve, por kelkaj influhavaj personoj nia klubo, prezentanta alternativon al burokratiĝintaj turniroj kun ofte dubinda rezulto – estas granda obstaklo, kaj por sekurigi sian monopolon ili opinias ĉian rimedon bona.
Malgraŭ ĉiaj baroj ni atingis indan rezulton.
Neniam pli frue dum mia intelektluda kariero (ekde 1992) mi strebis esti kapitano, nun mi devis. Nun mi pli klare sentas, kiom pezas la respondeco.
Interalie, en la nuna teamo restis neniu de la unua konsisto de “Nesprosta”-1997. Sed la teama spirito vivas...
Ĉiakaze, ni gajnis la rajton partopreni en la sekva Ĉampionado de Rusio, en 2009. Tie ni jam estos en normala konsisto kaj povos konkuri por medaloj.
Imported event Original Current Mood:
Мы победим! / Ni venkos!