La abomena tretado de nia intelektluda teamo “Nesprosta” daŭras (ĉi-supre mi esprimas miajn pensojn pri la kaŭzoj), sed tio jam ne gravas por ni. Ni forlasis tiun naŭzan medion. Oficialaj intelektaj ludoj iĝis “granda sporto” kun ĉiuj ties negativaĵoj. Oni scias, ke korp-kulturo tre utilas por sano, sed “sporto de rekordoj” kripligas la sportistojn, ankaŭ morale.
Mi neniam plu skribos en mia Reta Taglibro pri oficialaj intelektaj ludoj.