Полученное поздравление -- Ricevita gratulo
Получил поздравление в стихах от Клары Илютович:
Mi ricevis versan naskiĝtagan gratulon de Klara Ilutoviĉ:
En la dense verda mezjulia vesto
La natur’ salutu Vin per ĉiu flor’.
Via jubileo brilu kiel festo
De l’ sagaco, arda kaj vivama kor’.
Da bonŝancoj Viaj granda estu kvanto,
Vin favoru kirloj de la bunta mond’,
Vastu ocean’ de Via Esperanto,
Portu Vin fidele ĝia verda ond’.
Atentige laŭte sonu Via vorto
Por la lingva sano, brilo kaj valor’.
Via intelekta venkaltira forto
Sugestie voku l’ apudulojn sor.
En bonesperiga Via flamo krea
Estingiĝu premaj voĉoj de l’ rutin’.
Kantu naskiĝtago Via jubilea –
El la tuta koro mi gratulas Vin!