Mi ĵus komprenis teruran aferon: preskaŭ NENIU de vizitantoj na IJK 2005 en Zakopane memoras min tie. Plie - el vere ega kvanto de fotoj, kiujn oni faras dum la okazo, mi aperis sur neniu! Eĉ se mi speciale intencintus ĉeesti okazon anonime, kiel spiono, mi ne povus esti pli kaŝita. Mi pensas ke post kelkaj jaroj se on postulos de mi iun pruvon ke mi vere vizitis tien, mi ne povus pruvi iel ajn!
Onidire, IJK estas por konatiĝi kun alilandaj esperantistoj, trovi novajn samideanojn kaj eventuale fari longtempajn amikojn. Nu, mi malsukcesis en tiuj ĉi taskoj.
Verdire, el ĉiuj E-okazoj kiujn mi ĉeestis, preskaŭ nenie mi trovis iun, kiu volis kontaktiĝi kun mi poste. La sola ekskludo estas TBR, okazo okaze okazanta far kunbabilejanoj en babilejo.org (Ĝabera kanalo esperanto@conference.jabber.org). Eble, mi take vere estas tiu sama ŝizojdo kun komunikaj problemoj, kiel pri mi ofte diris menskuracistoj...