Piĉismo - Похмельный высер для мартовского нумера "La Ondo de Esperanto"
March 2nd, 2005
12:58 am

[Link]

Previous Entry Add to Memories Tell A Friend Next Entry
Похмельный высер для мартовского нумера "La Ondo de Esperanto"
NE PLU "LA BAMBA"...

ESPERANTO DESPERADO "Hotel Desperado: dekdu ĉambroj por amo kaj festo" KD - Donneville: Vinilkosmo, 2004.

Onidire ĉi-omaĝo al Quentin Tarantino ŝajnis neniam aperi en diska formo pro serio da ĉagrenigaj malfeliĉaĵoj (ŝtelo de akordeono, vagado tra kvar sonstudioj ktp.), nur titana peno de la armeo da idealistaj kunhelpantoj, inter kiuj enestas steloj de esperanta rok-sceno kiel Jomo kaj Martin Wiese (gasta ĉefkantado en du titoloj) kaj Dennis Rock Tamba (donacinta du kanzonojn), kies altruisma solidareco ne permesis fiaski al ĉi denaske agonianta projekto. Kaj mi senĉese demandas min: ĉu vere endis per la tuta kolĥozo tiri je oreloj tiom apatiajn kaj ettalentajn amatorojn nure pro la fakto, ke ESPERANTO DESPERADO malgraŭ krokodila nomo kaj terura franca prononco estas ne vica papaga kvako, sed pure raŭmisma ĝisostaĵo samkiel AMPLIFIKIPERSONE?!

La albumon komencas bela & energia "Ska ritmo"... Unue esperantan skaon uzis PIĈISMO ankoraŭ en "Esperantocore" de 1998, sed tiu bizara duonminuta parodio pli proksimas al t.n "power violence""kalifornia grinco". Ĉi-foje temas pri vera skaa ritmo -- gratulojn!! Malgraŭ evidenta melankolieco kaj depresiemo, la bandanoj tamen pli sukcesas en kreado de rapidaj dancigiloj kiel ŝpruca rokenrolo "Ne permesas" (denove gratulas). Sed blanka regeo kutime abomenas, do mi preferus, ke "Mi malbenas militon" ludu AFRIKA ESPERO. La resto de la disko elvokas nek laŭdojn nek malbenojn -- nur oscedojn. Bonas, ke la bando gustumas diversajn stilojn, sed ne sufiĉas majstreco por gluti.

Mi antaŭvidas aregon da koleraj fingroj en mian direkton, ja niaj fanatikuloj ne povas objektive juĝi la kanzonon kun almenaŭ unu vorto esperanta, tamen esperas, ke mia malica tono provokos la bandon krei ion vere grandiozan.

Ĉu iu memoras kiom aĉaj estis unuaj registraĵoj de DOLCXAMAR?? Nuntempe ili ludas samkiel profesia plenkreskula rok-grupo!! Sed pri tio legu sekvafoje...

Glebo MALCEV

Tags: ,

(Ну-ка, ну-ка, подойди сюда, грибничок!!)

Piĉismo Powered by LJ.Rossia.org