Войти в систему

Home
    - Создать дневник
    - Написать в дневник
       - Подробный режим

LJ.Rossia.org
    - Новости сайта
    - Общие настройки
    - Sitemap
    - Оплата
    - ljr-fif

Редактировать...
    - Настройки
    - Список друзей
    - Дневник
    - Картинки
    - Пароль
    - Вид дневника

Сообщества

Настроить S2

Помощь
    - Забыли пароль?
    - FAQ
    - Тех. поддержка



Пишет Valentin Melnikov ([info]vmel)
@ 2005-03-09 16:18:00


Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Entry tags:e-literaturo, miaj verkoj

Перевод "песенки об улыбке" на эсперанто - traduko de porinfana rusa kanto
"Песенка об улыбке" (В.Шаинский-М.Пляцковский), перевод на эсперанто.
Русский текст, очевидно, помнят все.


RIDETO
Muziko: Vladimir Ŝainskij
Vortoj: Miĥail Pljackovskij
E-traduko: Valentin Melnikov

1. Pro ridet’ vekiĝos ĉielark’,
pro ridet’ la morna tago ekserenos.
La rideton donu sen avar’,
kaj multfoje ĉi donac’ al vi revenos.

Refreno:
Kaj post tio jam, sen dub’,
tuj ekdancos blanka nub’,
kaj lokusto violonos en kvieto.
Granda fluo de river’
komenciĝas de akver’,
amikeco komenciĝas de rideto.
- 2foje

2. Pro rideto gaja de la sun’
trista pluvo finos plori, ĝojigate,
la arbar’ silenti ĉesos nun,
kaj per verdaj manoj ĝi aplaŭdos ŝate.

3. Pro ridet’ varmiĝos atmosfer’
por heliko kaj por granda elefanto.
Do ŝaltiĝu ĉie sur la Ter’
La ridetoj, kvazaŭ lampoj en girlando!

Обновлено/Ĝisdatigo:
Перевод с нотами напечатан в журнале --- La traduko kun muziknotoj estas presita en la revuo
Juna Amiko 2005:2(113), p.6-7
ISSN 0230 1318

Сайт журнала -- La retpaĝo de la revuo



(Читать комментарии) - (Добавить комментарий)


[info]sxakludant@lj
2005-10-10 02:34 (ссылка)
ankaux mia samurbano Piotr Stepanov tradukis tiun kanton E-en iam antaux longe.
Li volas vidi vian tekston do mi montros tion al li. Cxu vi volas vidi lian tekston?
i-alie : kiel mi gxuste diru? la vorto "ankaux" devas antauxi vorton kiun gxi rilatas, sed la frazo 'ankaux mia samurbano tradukis...' rezultigxas ambigua gxi povas signifi ke ankaux VIA SAMURBANO tradukis cxu ne?

(Ответить) (Ветвь дискуссии)


[info]vmel@lj
2005-10-10 07:29 (ссылка)
Jes, estus interese kompari.
Se vi ne atentigus, mi perceptus la esprimon "ankaux mia samurbano..." tute trankvile k ne atentus. Do formale gxi estas ambigua, sed reale neniu erarus. Cxiuj homoj havas similan logikon...
Ekstremokaze eblas formi frazon tute alimaniere, sen "ankaux".

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]sxakludant@lj
2005-10-10 08:35 (ссылка)
bone. sed mi vidos vin ne pli frue ol cxi-sabate.
se mi vidos lin, mi skribos lian tekston post semajno

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]sxakludant@lj
2005-10-10 08:36 (ссылка)
certe tio estas tajperaro mi vidos ne vin sed lin cxi-sabate:-)

(Ответить) (Уровень выше)


[info]sxakludant@lj
2007-11-10 11:37 (ссылка)
hodiaux mi finfine sukcesis ricevi tiun tekston.
Do : La sama kanto, tradukis Piotr Stepanov
Pro rideto pli heligxas tag'
Tuj vekigxas cxielarko ridetante
Kaj rideto de la cxielark'
Venos vin diverskolore ripetante
Ref:
Kaj sendube la nuba'
Tuj ekdancos je gitar'
Kaj lokustoj violonos sur brancxetoj
De la blua rojetar'
Komencigxas blua mar'
Amikeco komencigxas de l' ridetoj

Pro l'rideto sola de la sun'
Cxesas plori la plej trista pluva tago
La arbar' dormeti cxesos tuj
Kaj aplauxdos la vera foliaro

Pro l' ridet' varmigxas je la ver'
Elefantoj kaj malgrandaj heliketoj
Cxie do, en cxiu lok' de l' ter'
Oni saltu, kvazaux lampoj la ridetoj

(Ответить) (Уровень выше)


(Читать комментарии) -