Войти в систему

Home
    - Создать дневник
    - Написать в дневник
       - Подробный режим

LJ.Rossia.org
    - Новости сайта
    - Общие настройки
    - Sitemap
    - Оплата
    - ljr-fif

Редактировать...
    - Настройки
    - Список друзей
    - Дневник
    - Картинки
    - Пароль
    - Вид дневника

Сообщества

Настроить S2

Помощь
    - Забыли пароль?
    - FAQ
    - Тех. поддержка



Пишет Valentin Melnikov ([info]vmel)
@ 2007-08-30 12:53:00


Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Настроение: доволен / kontenta
Музыка:De tagoj strikta vico...
Entry tags:e-movado, vojaĝoj

Rusiaj Esperanto-Tagoj
15-25 августа в Приморско-Ахтарске прошёл традиционный эсперанто-слёт Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET-07), в этот раз под девизом “Vi ne solas!” («Ты не одинок!»). Участвовало около 200 человек из 8 стран. Было очень приятно увидеть и старых друзей (некоторых я не видел по 10-15-20 лет) и талантливых молодых ребят. Замечательная природа, тёплое мелкое Азовское море...
Программа, как всегда, была очень насыщенной, по 3-4 мероприятия параллельно. С утра – курсы разных уровней, презентации издательств и журналов, просто обсуждения интересных тем. Замечательные концерты каждый вечер, спектакли, КВН, праздник Нептуна... Уютное кафе для полуночников.
(Если кто до сих пор не понял: все общались, пели и т.п. исключительно на языке эсперанто – 10 дней по 24 часа...)
Фотографии, надеюсь, вскоре выложит [info]oksikoko@lj.

15-25 de aŭgusto 2007 en Primorsko-Aĥtarsk, Krasnodara teritorio, ĉe Azova maro okazis tradiciaj Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET-07), kun la slogano “Vi ne solas!”.
Fotojn, espereble, baldaŭ elmetos [info]oksikoko@lj.

Jen la raporto aperonta (kurtigite kaj mildigite) en “La Ondo de Esperanto”.
=======
RET-07
15-25 aŭg 2007 en ripozejo “Lotos”, urbo Primorsko-Aĥtarsk, Krasnodara teritorio, ĉe Azova maro okazis tradiciaj Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET-07), ĉi-foje kun la slogano “Vi ne solas!”. Anticipe aliĝis pli ol 250 personoj, la organizantoj prognozis tricenton de partoprenontoj, sed reale venis nur 183 (12 el Ukrainio, 3 el Francio, po 2 el Latvio, Germanio kaj Usono, po 1 el Pollando kaj Israelo, ĉiuj ceteraj el Ruslando). Kelkaj eksterlandanoj ne ricevis vizojn, pluraj ruslandanoj supozeble ne sukcesis aĉeti biletojn direkte al plej prestiĝa ripozregiono en la plej pinta sezono. Tamen tutegale RET-07 rezultiĝis multe pli amasa ol ĉiuj aliaj ruslandaj E-renkontiĝoj de lastaj jaroj.
Cetere, oni ne trompiĝu pro la granda nombro de publiko: tute ne ĉiuj reale uzis Esperanton, grandparto venis ĉefe por nemultekoste ripozi en bona loko, i.a. dudeko da infanoj kun la gepatroj. Do ne malmultis homoj neniam lernintaj Esperanton kaj eĉ sen intenco lerni.
La programo estis tradicia por ruslandaj someraj aranĝoj. Furoris koncertoj de JoMo (Francio), Georgo Handzlik (Pollando), Paŭlo Moĵajev (Ukrainio) kaj ruslandaj bardoj – M.Bronŝtejn, M.Povorin, H.Melnikova, N.Djomuŝkina; estis denove ripetita malnova spektaklo de Jefim Zajdman “Krimea Legendo”. Menciindas sinprezentoj de eldonejoj “Sezonoj”, “Kleks” kaj “Impeto”, diversnivelaj kursoj kaj ekzamenoj, seminarioj de tradukistoj kaj de instruistoj, diversaj diskutrondoj, instruado de kantoj, fotokonkurso – ĉiam 3-4 programeroj paralele. Okazis ankaŭ la malnovtradiciaj Konkurso de Gajaj kaj Spritaj kaj Neptunfesto. Estis aparta porinfana programo tute senrilata al Esperanto. Ĉiutage oni povis malstreĉiĝi naĝante (verdire – nur rampante, ja eĉ kelkcent metrojn for de la bordo la profundeco apenaŭ superis duonmetron) en maro aŭ teumante-bierumante en gufujo. Vere, forta flanko de sovetiaj-ruslandaj E-aranĝoj ĉiam estas riĉa programo – ankaŭ ĉi-foje enprogramaj “plaĝaj paŭzoj” estis nur dum paroliga periodo (tri unuaj tagoj), sed poste tiu, kiu volus partopreni ĉion, tute ne havus tempon por naĝi kaj dormus ne pli ol 5 horojn diurne: noktaj programeroj oficiale daŭris ĝis la 2-a horo, reale eĉ pli.
Kutime kaj bedaŭrinde, ĉiuj gravaj aferoj estis tro ligitaj al unusola persono – G.Kokolija, kiu dum multaj jaroj en E-aranĝoj konstante firmigas sian personkulton. Li principe rifuzis akcepti ajnan helpon, ajnan konsilon, kiu povus faciligi k rapidigi la laboron – el tio nature sekvis oftaj malfruiĝoj kaj fuŝoj. Fortoj de la organizantoj apenaŭ sufiĉis por kunordigi la tuton, kaj se la aranĝo estus pli multnombra – regi ĝin tute ne eblus.
Jam kelkfoje REU-estraranoj publike konfirmis, ke “tendaroj” estas la ĉefa, eĉ presklaŭ sola ilia E-agado, sed eĉ sur tiu malvasta tereno ili agas pli kaj pli mise, ne komprenante ke malnova paradigmo jam ne taŭgas. Facile konjekteblas do, ke kun tiaj principoj kaj stilo de laboro ne estas senco eĉ revi pri UK en Ruslando dum proksimaj jardekoj, malgraŭ multjara “komuna revado”, ĉiam denove instigata de la nuna REU-prezidanto...


Дополнение/Ĝisdatigo: Фотографии можно посмотреть / Fotoj rigardeblas:
http://oksikoko.livejournal.com/119981.html

Imported event Original



(Добавить комментарий)


[info]slvk_q@lj
2007-08-31 13:22 (ссылка)
> tute ne ĉiuj reale uzis Esperanton, grandparto venis ĉefe por nemultekoste ripozi en bona loko,
> i.a. dudeko da infanoj kun la gepatroj.

Ĉu laŭ via impreso abundis kuninfanaj gepatroj, kiuj venis sole pro la maro kaj ne uzis Esperanton? Mi la tutan helan tempon pasigis en tiu medio kaj povas atesti, ke estis ĉefe veraj esperantistoj kun multaj meritoj antaŭ la junulara movado, plejparto el kiuj multe parolas en Esperanto ene de la familio, kun la amikoj kaj la gefiloj. Aparte ŝatis mi la familion de Kapitonov, kies pli aĝa filo jam mem parolas kaj kantas en Esperanto, kiel vi scias, ne tre ofta okazaĵo (ekz., fileto de konata moskva kantisto respondas al liaj E-aj alparoloj ruse).

Persone mi venis nelaste pro la maro, sed mia ĉefcelo estis montri al mia infano, ke ankaŭ aliaj homoj parolas en Eo, ne nur la gepatroj. Se iri nur pro la maro, ekzistas kontraŭ komparebla sumo pli bonaj kondiĉoj (en la lasta REGo i. a. estas reklamata hoteleto en Bulgario kun tre loga priskribo kaj prezo; similaj variantoj multas). Tamen ni elektis tiun ĉi maron ĉefe pro Esperanto kaj la amikoj.

> Estis aparta porinfana programo tute senrilata al Esperanto.

En la kazo de s-ino Ĉajka vere tiel, en la kazo de s-ino Blinova ne vere: ŝi almenaŭ parte parolis en Esperanto, aldonis fonon la gepatroj. Okazis ankaŭ tre multaj eventoj ekster la oficiala programo, kiam la gepatroj ion aranĝis por malgranda grupo de samaĝaj infanoj: kaj tie sonis Esperanto — inter ni kaj Kapitonovoj, ekz.

(Ответить) (Ветвь дискуссии)


[info]vmel@lj
2007-09-03 03:56 (ссылка)
> Ĉu laŭ via impreso abundis kuninfanaj gepatroj, kiuj venis sole pro la maro kaj ne uzis Esperanton?

Jes ja. Mi ĉiam fidas nur al propraj okuloj k oreloj, sed ne al ies senbazaj asertoj.

> Aparte ŝatis mi la familion de Kapitonov, kies pli aĝa filo jam mem parolas kaj kantas en Esperanto,

Jes. Unu. Sed entute da infanoj, laŭ oficiala statistiko, estis 21. (K ĉu ĉiuj estis registritaj?).

> kiel vi scias, ne tre ofta okazaĵo (ekz., fileto de konata moskva kantisto respondas al liaj E-aj alparoloj ruse).

Jes ja, k la ceteraj entute rifuzis iel reagi al vortoj en E-o, aŭ tuj komencis plori-skandali.
Neniam infanoj interesiĝis pri iuj programeroj en E-o, ili nur kuradis kun peno fari kiom eble grandan bruon, altiri atenton al si k malhelpi al ĉiuj. (Precipe abomena estis la filo de Grigorjevskij.)

> en la kazo de s-ino Blinova ne vere: ŝi almenaŭ parte parolis en Esperanto, aldonis fonon la gepatroj.

La ŝlosila vorto: _parte_. Do la infanoj lernis ne paroli en E-o, sed memorfiksis apartajn vortojn (nur vortojn, sed ne ties signifon) por poste precioze enŝovi en rusajn frazojn. Iuj gepatroj - neniam vidintaj vere E-parolantajn infanojn - eĉ admiras tion. :(

> Okazis ankaŭ tre multaj eventoj ekster la oficiala programo, kiam la gepatroj ion aranĝis por malgranda grupo de samaĝaj infanoj: kaj tie sonis Esperanto — inter ni kaj Kapitonovoj, ekz.

Vi du, jes. Sed la ceteraj 19?

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]slvk_q@lj
2007-09-03 09:15 (ссылка)
> Vi du, jes. Sed la ceteraj 19?

Niaj infanoj totalis ne du, sed tri — la ĉeboksaraj amikoj havas filon kaj filinon. :)

Pri la cetero mi ne komentu, ĉar klaras, ke al vi simple la infanoj malhelpis (bruis, kuris tien-reen ktp.). Mi komprenas kaj estimas tiun impreson, ĉar ankaŭ mi iam miris (krom eble la sola escepto de la filinetoj de Ĉerjomin, kiujn mi ŝatis), por kio oni venigas kun si malgrandajn infanojn al E-aranĝoj... :)

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]vmel@lj
2007-09-03 09:31 (ссылка)
Bedaŭrinde vi ankoraŭ ne aperis en 1987 k ne vidis mian filinon.
Dujara ŝi jam instruis E-on. (Se aŭdis nekorektan parolon - diris, ke necesas jen tiel. K oni povis iam ajn demandi ŝin, kiel nomiĝas tio aŭ alio ktp.)
K certe ŝi ne kriis k al neniu malhelpis.
E-o estas ŝia unua denaska lingvo. Similan nivelon havas nur Lena Melnikova k Dima Ŝevĉenko; aliajn mi ne povas nomi "denaskaj e-istoj".

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]slvk_q@lj
2007-09-03 11:20 (ссылка)
> Lena Melnikova k Dima Ŝevĉenko; aliajn mi ne povas nomi "denaskaj e-istoj".

Aliajn mi entute ne konas.

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]slvk_q@lj
2007-09-03 11:21 (ссылка)
Aĥ, Sveta Gonĉarova. Nu ŝin vi ne povis mencii, klaras. :)

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]vmel@lj
2007-09-03 11:23 (ссылка)
Jes, ĉar ŝi regas E-on malbone. Nur pro tio, punkto fino.

(Ответить) (Уровень выше)


[info]olda@lj
2007-09-04 10:13 (ссылка)
Miaj infanoj ne nur komprenas, sed ankaux paroletas (kaze de Jegorka) k balbutas (kaze de Фкеощьлф) ут Esperanto.
Vi pravas, ke se en la familio E-parolas ambaux gepatroj, ankaux la idos parolos bone. Tute klare. Sed en plejparto da okazoj nur unu el la gepatroj parolas kun la infano en Eo. Kaj ni havas tion, kion sukcesas atingi. Tia estas la fakto.
Ke infanoj estas ofte bruemaj - ankaux tio estas fakto. Malbruemaj oni ofte estas pro forta premo de la gepatroj. Mi gxojas, ke ne nur pro tio, sed tio maloftas.
Mia edzino certagrade parolas en Eo, ecx helpas al la infanoj hejme, diras al ili iujn vortojn k frazojn, se tiuj ne memoras aux ne scias. Kaj mi estas tre danka al sxi, ke sxi surpenis sur sin preskaux tutan infanan programon. Sxi ne pretis, bedauxrinde, gvidi gxin en Eo. Sed kiom estus da infana bruo sen infana programo, pripensu... K infanoj ajne venus, ja multaj el ni, antauxnelongaj gejunuloj, havas infanojn...

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]vmel@lj
2007-09-04 10:32 (ссылка)
> nur unu el la gepatroj parolas kun la infano en Eo. Kaj ni havas tion, kion sukcesas atingi.

T.e. fakte nenion.

Diable, mi jam diris: apartaj vortoj k frazoj tute ne helpas ekposedi E-on! La infano devas kompreni la lingvon, pensi en ĝi, sed ne papage ripeti vortojn k frazojn.

Pri bruemaj k "malbruemaj" infanoj vi malpravas. Se la infano firme kredas, ke li estas centro de la mondo, ke ajna lia kaprico estas tuj plenumenda k se ne - li tuj ekkriegas, ĉar ofendiĝas: kiel do, ja la tuta mondo ekzistas nur por plezurigi min amatan...
tamen ne nur infanoj tiaj povas esti.

Mia filino jam en dujara aĝo komprenis elementajn aferojn. Iuj multe pli aĝaj ja ne komprenas... :(

(Ответить) (Уровень выше)


[info]kimberlysylet@lj
2008-07-17 04:48 (ссылка)
Pli ol la du trionoj: la necesa plimulto estis do 19. Voĉdonis: jese 34 (Albault, Ariste, Atanasov, Auld, Bernard, Bugge-Paulsen, Butler, Conterno, Domingues, Downes, Faulhaber, Gregor, Ĝuĝev, Haferkorn, Hodakowski, de Hoog, Jung, Kalocsay, Kawasaki, Lapenna, Mijake, Nakamura, Pumpr, Rakuša, Régulo Pérez, Rosbach, Rotkvič, Setälä, Solzbacher, Støp-Bowitz, Szilágyi, Tárkony, Vilborg, Waringhien); nee 1 (Rossetti); sindetene 1 (Sonnenfeld).

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)


[info]vmel@lj
2008-07-17 07:11 (ссылка)
Estimata, vi kun kiu kaj pri kio ĵus interparolis??

Kian rilaton havas voĉdono, okazinta antaŭ jardekoj (pluraj supremenciitaj personoj jam forpasis) al la priparolata RET-07?

(Ответить) (Уровень выше)

Pri infanoj kaj programo
[info]flosante@lj
2007-09-07 06:01 (ссылка)
Estis tre cxarmaj lernejaninoj,
laux rakonto de gepatroj - la knabinoj mem ekinteresigxis pri esperanto,
petis lernilojn, legis hejme, - ion do sciis el elementa gramatiko;
do tute dilegente partoprenis la lecionojn
(mi ecx demandis komence - gekarletoj, cxu vi vere interesigxas,
aux venis nur pro patrina insisto ? Sed vere ili mem deziris)
http://valhalla.ulver.com/post97686-postcount5.html
finis la lecionojn ni per spekti animaciajxoj (kun haltoj por komentoj -Kia estas la monstra dento? Kiom da vostoj gxi havas? :) ktp)
http://valhalla.ulver.com/post97688-postcount2.html
Tiam ankaux la ceteraj beboj alkuradis
http://esperanto.ulver.com/jxatj/p087.jpg
(gxis estis fortirataj al la man-danc programeroj)
Nu jes, eblas diri pri iom da organizaj mankoj: okazis kvazaux konkurado - kun kiu estu la venintaj infanoj, cxar la meti-okupoj estis planitaj samtempe. (Fakte pro tio mi tuj demandis la knabinoj, kion do ili preferas.)
Okazis foje dum paroliga periodo ecx beb-arangxeto (esperantlingva), mi vokis dezirantojn intersxangxi spertojn pri esperantigado de bebludoj-petolajxojn (tn "potesxki", kiujn mi siatempe faris multe por miaj beboj http://esperanto.ulver.com/beblud.html ) - venis du familioj nur, el tio mi faris konkludon, ke la cxeestantaj gepatroj ne havas intereson al esperantigado de etaj beboj.

Sed me ne vidas tragedion en cxeesto de ne multe/tute-ne esperantemaj cxu infanoj, cxu plenkreskuloj. Almenaux cxe ili restos bona impreso pri e-to.

(Jes, mi komprenas Valentin-on : tian etoson , antauxan, pri kiu ni sopiras, tiaro gxenus,
tamen la pasinto ja estas nerevivigebla tiel kaj tiel.
Okazis normala, varma, amikeca renkontigxo, kutima en "burgxaj" landoj (kaj "antikvaj" BET-oj ja estis tiaj =), kiu volis - parolis-esperantoaktivis, kiu ne tutgrade volis - al la unuaj ne fakte malgelpis.)

(Ответить) (Ветвь дискуссии)

Re: Pri infanoj kaj programo
[info]flosante@lj
2007-09-07 07:07 (ссылка)
О, елки, забыла как/можно ли в ЖЖ делать исправления :(, helpis ks cimoj

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)

Re: Pri infanoj kaj programo
[info]vmel@lj
2007-09-07 07:20 (ссылка)
В комментариях - никак невозможно.

Nuna muziko: "Jen cim'!" (c) G.Arosev. ;)

(Ответить) (Уровень выше)