Войти в систему

Home
    - Создать дневник
    - Написать в дневник
       - Подробный режим

LJ.Rossia.org
    - Новости сайта
    - Общие настройки
    - Sitemap
    - Оплата
    - ljr-fif

Редактировать...
    - Настройки
    - Список друзей
    - Дневник
    - Картинки
    - Пароль
    - Вид дневника

Сообщества

Настроить S2

Помощь
    - Забыли пароль?
    - FAQ
    - Тех. поддержка



Пишет Valentin Melnikov ([info]vmel)
@ 2007-08-30 12:53:00


Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Настроение: доволен / kontenta
Музыка:De tagoj strikta vico...
Entry tags:e-movado, vojaĝoj

Rusiaj Esperanto-Tagoj
15-25 августа в Приморско-Ахтарске прошёл традиционный эсперанто-слёт Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET-07), в этот раз под девизом “Vi ne solas!” («Ты не одинок!»). Участвовало около 200 человек из 8 стран. Было очень приятно увидеть и старых друзей (некоторых я не видел по 10-15-20 лет) и талантливых молодых ребят. Замечательная природа, тёплое мелкое Азовское море...
Программа, как всегда, была очень насыщенной, по 3-4 мероприятия параллельно. С утра – курсы разных уровней, презентации издательств и журналов, просто обсуждения интересных тем. Замечательные концерты каждый вечер, спектакли, КВН, праздник Нептуна... Уютное кафе для полуночников.
(Если кто до сих пор не понял: все общались, пели и т.п. исключительно на языке эсперанто – 10 дней по 24 часа...)
Фотографии, надеюсь, вскоре выложит [info]oksikoko@lj.

15-25 de aŭgusto 2007 en Primorsko-Aĥtarsk, Krasnodara teritorio, ĉe Azova maro okazis tradiciaj Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET-07), kun la slogano “Vi ne solas!”.
Fotojn, espereble, baldaŭ elmetos [info]oksikoko@lj.

Jen la raporto aperonta (kurtigite kaj mildigite) en “La Ondo de Esperanto”.
=======
RET-07
15-25 aŭg 2007 en ripozejo “Lotos”, urbo Primorsko-Aĥtarsk, Krasnodara teritorio, ĉe Azova maro okazis tradiciaj Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET-07), ĉi-foje kun la slogano “Vi ne solas!”. Anticipe aliĝis pli ol 250 personoj, la organizantoj prognozis tricenton de partoprenontoj, sed reale venis nur 183 (12 el Ukrainio, 3 el Francio, po 2 el Latvio, Germanio kaj Usono, po 1 el Pollando kaj Israelo, ĉiuj ceteraj el Ruslando). Kelkaj eksterlandanoj ne ricevis vizojn, pluraj ruslandanoj supozeble ne sukcesis aĉeti biletojn direkte al plej prestiĝa ripozregiono en la plej pinta sezono. Tamen tutegale RET-07 rezultiĝis multe pli amasa ol ĉiuj aliaj ruslandaj E-renkontiĝoj de lastaj jaroj.
Cetere, oni ne trompiĝu pro la granda nombro de publiko: tute ne ĉiuj reale uzis Esperanton, grandparto venis ĉefe por nemultekoste ripozi en bona loko, i.a. dudeko da infanoj kun la gepatroj. Do ne malmultis homoj neniam lernintaj Esperanton kaj eĉ sen intenco lerni.
La programo estis tradicia por ruslandaj someraj aranĝoj. Furoris koncertoj de JoMo (Francio), Georgo Handzlik (Pollando), Paŭlo Moĵajev (Ukrainio) kaj ruslandaj bardoj – M.Bronŝtejn, M.Povorin, H.Melnikova, N.Djomuŝkina; estis denove ripetita malnova spektaklo de Jefim Zajdman “Krimea Legendo”. Menciindas sinprezentoj de eldonejoj “Sezonoj”, “Kleks” kaj “Impeto”, diversnivelaj kursoj kaj ekzamenoj, seminarioj de tradukistoj kaj de instruistoj, diversaj diskutrondoj, instruado de kantoj, fotokonkurso – ĉiam 3-4 programeroj paralele. Okazis ankaŭ la malnovtradiciaj Konkurso de Gajaj kaj Spritaj kaj Neptunfesto. Estis aparta porinfana programo tute senrilata al Esperanto. Ĉiutage oni povis malstreĉiĝi naĝante (verdire – nur rampante, ja eĉ kelkcent metrojn for de la bordo la profundeco apenaŭ superis duonmetron) en maro aŭ teumante-bierumante en gufujo. Vere, forta flanko de sovetiaj-ruslandaj E-aranĝoj ĉiam estas riĉa programo – ankaŭ ĉi-foje enprogramaj “plaĝaj paŭzoj” estis nur dum paroliga periodo (tri unuaj tagoj), sed poste tiu, kiu volus partopreni ĉion, tute ne havus tempon por naĝi kaj dormus ne pli ol 5 horojn diurne: noktaj programeroj oficiale daŭris ĝis la 2-a horo, reale eĉ pli.
Kutime kaj bedaŭrinde, ĉiuj gravaj aferoj estis tro ligitaj al unusola persono – G.Kokolija, kiu dum multaj jaroj en E-aranĝoj konstante firmigas sian personkulton. Li principe rifuzis akcepti ajnan helpon, ajnan konsilon, kiu povus faciligi k rapidigi la laboron – el tio nature sekvis oftaj malfruiĝoj kaj fuŝoj. Fortoj de la organizantoj apenaŭ sufiĉis por kunordigi la tuton, kaj se la aranĝo estus pli multnombra – regi ĝin tute ne eblus.
Jam kelkfoje REU-estraranoj publike konfirmis, ke “tendaroj” estas la ĉefa, eĉ presklaŭ sola ilia E-agado, sed eĉ sur tiu malvasta tereno ili agas pli kaj pli mise, ne komprenante ke malnova paradigmo jam ne taŭgas. Facile konjekteblas do, ke kun tiaj principoj kaj stilo de laboro ne estas senco eĉ revi pri UK en Ruslando dum proksimaj jardekoj, malgraŭ multjara “komuna revado”, ĉiam denove instigata de la nuna REU-prezidanto...


Дополнение/Ĝisdatigo: Фотографии можно посмотреть / Fotoj rigardeblas:
http://oksikoko.livejournal.com/119981.html

Imported event Original



(Читать комментарии) - (Добавить комментарий)

Pri infanoj kaj programo
[info]flosante@lj
2007-09-07 06:01 (ссылка)
Estis tre cxarmaj lernejaninoj,
laux rakonto de gepatroj - la knabinoj mem ekinteresigxis pri esperanto,
petis lernilojn, legis hejme, - ion do sciis el elementa gramatiko;
do tute dilegente partoprenis la lecionojn
(mi ecx demandis komence - gekarletoj, cxu vi vere interesigxas,
aux venis nur pro patrina insisto ? Sed vere ili mem deziris)
http://valhalla.ulver.com/post97686-postcount5.html
finis la lecionojn ni per spekti animaciajxoj (kun haltoj por komentoj -Kia estas la monstra dento? Kiom da vostoj gxi havas? :) ktp)
http://valhalla.ulver.com/post97688-postcount2.html
Tiam ankaux la ceteraj beboj alkuradis
http://esperanto.ulver.com/jxatj/p087.jpg
(gxis estis fortirataj al la man-danc programeroj)
Nu jes, eblas diri pri iom da organizaj mankoj: okazis kvazaux konkurado - kun kiu estu la venintaj infanoj, cxar la meti-okupoj estis planitaj samtempe. (Fakte pro tio mi tuj demandis la knabinoj, kion do ili preferas.)
Okazis foje dum paroliga periodo ecx beb-arangxeto (esperantlingva), mi vokis dezirantojn intersxangxi spertojn pri esperantigado de bebludoj-petolajxojn (tn "potesxki", kiujn mi siatempe faris multe por miaj beboj http://esperanto.ulver.com/beblud.html ) - venis du familioj nur, el tio mi faris konkludon, ke la cxeestantaj gepatroj ne havas intereson al esperantigado de etaj beboj.

Sed me ne vidas tragedion en cxeesto de ne multe/tute-ne esperantemaj cxu infanoj, cxu plenkreskuloj. Almenaux cxe ili restos bona impreso pri e-to.

(Jes, mi komprenas Valentin-on : tian etoson , antauxan, pri kiu ni sopiras, tiaro gxenus,
tamen la pasinto ja estas nerevivigebla tiel kaj tiel.
Okazis normala, varma, amikeca renkontigxo, kutima en "burgxaj" landoj (kaj "antikvaj" BET-oj ja estis tiaj =), kiu volis - parolis-esperantoaktivis, kiu ne tutgrade volis - al la unuaj ne fakte malgelpis.)

(Ответить) (Ветвь дискуссии)

Re: Pri infanoj kaj programo
[info]flosante@lj
2007-09-07 07:07 (ссылка)
О, елки, забыла как/можно ли в ЖЖ делать исправления :(, helpis ks cimoj

(Ответить) (Уровень выше) (Ветвь дискуссии)

Re: Pri infanoj kaj programo
[info]vmel@lj
2007-09-07 07:20 (ссылка)
В комментариях - никак невозможно.

Nuna muziko: "Jen cim'!" (c) G.Arosev. ;)

(Ответить) (Уровень выше)


(Читать комментарии) -