|
| |||
|
|
5 вопросов – 5 demandoj Ĉenludo – 5 demandoj Lastatempe en la Reta Taglibro disvastiĝis la ĉenludo “5 demandoj”: oni ricevas de sia ret-amiko 5 demandojn (pli-malpli hazardajn kaj bizarajn, tamen laŭeble celitajn al konkreta individueco), respondas ilin en sia taglibro kaj proponas al dezirantoj pluporti la stafeton. Mi longe rezistis tiun miaopinie tro vantan ludon; principe ĉiu deziranto povas iam ajn demandi min rekte ĉi tie. Do, mi ne enmiksiĝis kiam la samon proponis miaj kamaradoj v_fedoroff@lj, anatbel@lj kaj aliaj.Sed la demandojn de Grigorij gostrov@lj, kiun mi – espereble ne senbaze – opinias mia delonga amiko, mi ial ekdeziris respondi...1. Vi fariĝis prezidento de Usono, kion vi faros? La respondo “eksplodigi la tutan landon al diablo” ne akcepteblas, laŭ la konstitucio vi devas agi por utilo de Usono. Ĉesigi ĉiujn militojn, grave redukti usonajn milittrupojn eksterlande, konservante armeajn bazojn nur en plej gravaj punktoj. Jure fiksi, ke armeanoj povas esti sendataj eksterlanden nur kiel pacigistoj. Turni Usonon “vizaĝe al la mondo”, konkrete: Enmeti en la lernejan programon la lernadon de fremdaj lingvoj, devigan por ĉiuj ekde la unua klaso. La lingvo estu elektata laŭdezire el sufiĉe granda listo. Homoj praktikemaj kaj evitantaj trostreĉiĝon – elektos Esperanton, ĉar ĝi lerneblas multoble pli facile ol naciaj lingvoj. Por plenaĝuloj, instrui kiujn jam estas malfrue, lanĉi vastan klerigan kampanjon tra amaskomunikiloj ks. – la homoj devas konscii, ke en la mondo ekzistas ankaŭ aliaj landoj kaj lingvoj, ke aliaj homoj ne malpli bonas ol usonanoj kaj ne devas humiliĝi al ties interesoj. Alia parto de la sama programo – alkutimigi homojn ŝpareme rilati al ĉiaj naturrezervoj, eviti troan malŝparemon kaj lukson. Devigi Microsoft kaj ceterajn similajn firmaojn senpage disponigi al dezirantoj malnovajn versiojn de programaro, aperintajn antaŭ pli ol 5 jaroj. 2. Kion vi opinias via plej ĉefa atingo en la vivo? Tamen – tion, kion mi atingis en Esperanto-literaturo. Miajn poemojn kaj plej bonajn artikolojn oni legos ankaŭ post 50 jaroj, espereble ankaŭ eĉ poste. La cetero forgesiĝos pli frue. Miaj gefiloj iĝis saĝaj kaj honestaj homoj, sen malutilaj kutimoj ktp. – ankaŭ tio gravas, sed mi ne povas konsideri tion (nur) mia atingo. 3. Ĉu vi iam konsentis kun homo, kiu evidente ne pravas? Se jes, pro kiaj rezonoj? Se ne, pro kiaj rezonoj vi povus tion fari? Ne, neniakaze. La vero nekompareble pli gravas ol personaj ambicioj de homo, kiu krome estas nesaĝa (ĉar defendas la falsan vidpunkton – pro manko de koncernaj scioj, nescipovo logike pensi ks.). Mi abomenas la filistran “ja vi estas pli saĝa / pli nobla – do cedu!” – ja tiakaze evidente triumfos stulto kaj malhonesto. 4. Kion vi ŝanĝus en via infaneco, se povus? El tio, kio dependis de mi – preskaŭ nenion. Eble nur ne rifuzus lerni muzikon. El la sendependa – mi ĝis nun bedaŭras, ke mi ne havas plijunan fratinon. 5. Se la cirkonstancoj ne malhelpus efektivigon de viaj planoj, kio vi estus nun, kion farus? Eble mi estus sciencisto. Tamen principe mi tute kontentas pro tio, kio estas. Re kaj refoje mi dankas vin, Griĉjo, pro tio, ke vi siatempe (antaŭ pli ol 10 jaroj) donis al mi tiun ĉi laborlokon. Dezirantoj povas per komento ricevi de mi 5 demandojn kaj respondi ilin en sia reta taglibro (dezirindas poste meti ligon ĉi tie). Samtempe (mi ekvolis iom modifi la lud-regulojn) laŭdezire ĉe tio oni povas fari al mi unu plian demandon. |
||||||||||||||||